Valderas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valderas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 24220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 524  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 5° 27′ U (mapo)42.0775-5.4425Koordinatoj: 42° 5′ N, 5° 27′ U (mapo) [+]
Alto 754 m [+]
Areo 99,63 km² (9 963 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valderas (Provinco Leono)
Valderas (Provinco Leono)
DEC
Valderas
Valderas
Situo de Valderas
Valderas (Hispanio)
Valderas (Hispanio)
DEC
Valderas
Valderas
Situo de Valderas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valderas [+]
vdr

Valderas [balDEras] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Vega de Toral. Valderas estas komprenebla kiel Valo de la KomunejojFekunda Valo.

Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.
Preĝejo Sankta Maria Azoge.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 99,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 575 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 65 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Villaquejida, Campazas, Fuentes de Carbajal, Gordoncillo, Matilla de Arzón (Zamoro), La Unión de Campos (Valadolido), Valdunquillo (Valadolido), Roales de Campos (Valadolido), Villanueva del Campo (Zamoro) kaj Castroverde de Campos (Zamoro).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas atestiloj el antaŭromia epoko kaj en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1113, 1121 kaj 1145. La areo apartenis al la Regno Leono. En la 12-a jarcento jam estis fortikaĵo kun turoj kaj murego. En la 12-a jarcento Valderas partoprenis en la kastilia enlanda milito. Dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio la vilaĝo apogis la partion de Karlo la 1-a. En Decembro 1808, Napoleono survoje tranoktis en Valderas dum la Hispana Milito de Sendependigo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) kaj iom da industrio.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Johano.
  • Placo.
  • Murego kaj pordegaj arkoj.
  • Preĝejo Sankta Maria Azoge.
  • Preĝejo Sankta Klaŭdo.
  • Preĝejo Sankta Johano.
  • Ermitejo Otero.
  • Konvento de Karmelitanoj.
  • Seminario.
  • Iama urbodomo, poste poŝtoficejo.
  • Palacoj de Osorio, Janillo.
  • Ponto, vinkeloj, muzeo, kulturcentro.
  • Festoj, tradicioj, kuirarto.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]