Valderrubio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valderrubio
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 060  (2023) [+]
Loĝdenso 313 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 14′ N, 3° 49′ U (mapo)37.234444444444-3.8236111111111Koordinatoj: 37° 14′ N, 3° 49′ U (mapo) [+]
Alto 550 m [+]
Areo 6,59 km² ( 659 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valderrubio (Provinco Granado)
Valderrubio (Provinco Granado)
DEC
Valderrubio
Valderrubio
Situo de Valderrubio
Valderrubio (Hispanio)
Valderrubio (Hispanio)
DEC
Valderrubio
Valderrubio
Situo de Valderrubio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valderrubio [+]
vdr
Situo de Valderrubio en la provinco de Granada.

Valderrubio [baldeRUbjo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Granada, sude de Hispanio. La nomo signifas "Valo de Blondulo" aŭ "Flava valo". El okazaĵo okazinta en Valderrubio la fama poeto Federico García Lorca inspiriĝis por krei la intrigon de unu el siaj plej bonkvalitaj teatraĵoj: nome La casa de Bernarda Alba (La domo de Bernarda Alba).[1]

Ĝi estas en la okcidenta parto de la komarko Vega de Granada, lime kun la municipoj Pinos Puente kaj Íllora, kvankam nur mallarĝa strio de 100 metroj longa apartigas ĝin disde la rivero Cubillas, kiu estas la limo inter Pinos kaj Fuente Vaqueros. Aliaj proksimaj lokoj estas Escóznar, Zujaira, Casanueva kaj Láchar.

Historio[redakti | redakti fonton]

Valderrubio.

Estis iam setlejo jam antaŭ la epoko de la Romia Imperio, pri kio oni trovis restojn kaj nekropolon. La setlejo iam estis nomita Asquerosa (vomiga). La deveno de tiu nomo ŝajne venas el latina, kun signifo "Akvo el rozoj" aŭ "Acuarosa", en latina "Aqua Rosae".

La municipo valderrubia estas unu de la 34 entoj kiuj komponas la Metropolan Areon de Granado, kaj estis kreita la 18an de decembro 2013 per apartigo disde la municipa teritorio de Pinos Puente,[2] kaj tiel ĝi iĝis la 169a de la provinco Granado.

La urbestro estas maldekstra.

Situo[redakti | redakti fonton]

Nordokcidente: Íllora Norde: Pinos Puente Nordoriente: Pinos Puente
Okcidente: Íllora Puntos cardinales Oriente: Pinos Puente
Sudokcidente: Pinos Puente Sude: Pinos Puente Sudoriente: Pinos Puente

Notoj[redakti | redakti fonton]