Villaturiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valdesogo de Abajo)
Villaturiel
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24226
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 886  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 5° 29′ U (mapo)42.518333333333-5.4852777777778Koordinatoj: 42° 31′ N, 5° 29′ U (mapo) [+]
Alto 795 m [+]
Areo 57,02 km² (5 702 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaturiel (Provinco Leono)
Villaturiel (Provinco Leono)
DEC
Villaturiel
Villaturiel
Situo de Villaturiel
Villaturiel (Hispanio)
Villaturiel (Hispanio)
DEC
Villaturiel
Villaturiel
Situo de Villaturiel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaturiel [+]
vdr

Villaturiel [biljatuRJEL] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo La Sobarriba.

Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alija de la Ribera, Castrillo de la Ribera, Mancilleros, Marialba de la Ribera, Marne, Puente Villarente de Villaturiel, Roderos (en la foto de la tabelo), San Justo de las Regueras, Santa Olaja de la Ribera, Toldanos, Valdesogo de Abajo, Valdesogo de Arriba, Villaturiel kaj Villarroañe kaj okupas totalan areon de 57,06 km².

Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 865 loĝantojn. Ĝi akiris loĝantaron en la unua duono de la 20-a jarcento pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj aligo de aliaj loĝlokoj, sed poste perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 12 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la riveroj Porma, Bernesga kaj Esla.

Ĝi limas kun Leono, Valdefresno, Villasabariego, Onzonilla, Mansilla Mayor, Vega de Infanzones kaj Villanueva de las Manzanas.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]