Santiago Millas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santiago Millas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24732
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 364  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 6° 6′ U (mapo)42.382222222222-6.1055555555556Koordinatoj: 42° 23′ N, 6° 6′ U (mapo) [+]
Alto 932 m [+]
Areo 39,69 km² (3 969 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santiago Millas (Provinco Leono)
Santiago Millas (Provinco Leono)
DEC
Santiago Millas
Santiago Millas
Situo de Santiago Millas
Santiago Millas (Hispanio)
Santiago Millas (Hispanio)
DEC
Santiago Millas
Santiago Millas
Situo de Santiago Millas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santiago Millas [+]
vdr

Santiago Millas [sanTJAgo MIljas] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Astorga (Tero Astorga), en la centro de la provinco. Santiago Millas estas komprenebla etimologie kiel aludo al iu Santiago estro de loko dukvartala (ĝemela).

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Astorga (Tero Astorga) centre, verdecgriza.
Ermitejo de Sankta Mikaelo, Santiago Millas.
Ermitejo de Sankta Kristo, Santiago Millas.
"Maragato" estis tipa vagkomercisto inter Galegio kaj Kastilio: vojo ĉe Oteruelo de la Valduerna en Santiago Millas.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Morales del Arcediano, Oteruelo de la Valduerna, Piedralba, Santiago Millas kaj Valdespino de Somoza, okupas totalan areon de 39,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 343 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 63 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado, krom la tipa vagkomercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]