Valencia (Bukidnon)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valencia
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 8709
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 216 546  (2020) [+]
Loĝdenso 369 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 54′ N, 125° 6′ O (mapo)7.9041666666667125.09277777778Koordinatoj: 7° 54′ N, 125° 6′ O (mapo) [+]
Alto 634 m [+]
Areo 587,29 km² (58 729 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Valencia (Filipinoj)
Valencia (Filipinoj)
DEC
Valencia
Valencia
Situo de Valencia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valencia, Bukidnon [+]
vdr
Larĝa panoramo en Valencia
Larĝa panoramo en Valencia

Valencia, [valensia] - tagaloge Lungsod ng Valencia - estas kvaraklasa komponenta urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Norda Mindanao, en provinco Bukidnon.

Parko en Valencia

Geografio[redakti | redakti fonton]

Valencia situas en meza parto de la insulo laŭ rivero plejparte sur ebenaĵo kaj montetoj (la foraj distriktoj sur vulkano) [1]. Provinca ĉefurbo Malaybalay troviĝas 28, regiona ĉefurbo Cagayan de Oro 79, Tagum 94, Dabao 110, Butuan 126, ĉefurbo Manilo 868, Kezonurbo 872 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝloko estis "Panglibatuhan" (kiel ekstera parto de Malaybalay), ĉar la areo estis dense arbarkovrita de arbospecioj nomitaj de la indiĝenoj kiel "Malibato-arboj". En 1911 (dum dominado de Usonoj) malfermiĝis unuĉambra lernejo. Tiutempe jam disetendiĝis la loknomo Valencia. La japanoj regis en Valencia inter 1942-1945. Valencia fondiĝis kiel municipo en 1961 kaj kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj, fine en 2000 ekhavis la urban statuson laŭ la filipina klasifikado, eĉ en 2001 oficiale iĝis komponenta urbo. En 1988 loka politikisto estis mortpafita de nekonata murdisto antaŭ sia loĝejo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Valencia estas komerca centro de la provinco pro sia centra loko en Mindanao kaj ĝia rapida ekonomia kresko. Ĉinaj kaj koreaj enmigrintoj ankaŭ helpas la komercon. Ekzistas publika kaj agrikultura merkato. En la kamparoj oni kultivas ĉefe rizojn.

Paroĥa preĝejo en Valencia

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj, krome estas pluraj sektoj. Valencia ankaŭ havas 5 islamajn moskeojn ĉirkaŭ la urbo.

En Valencia pluraj kolegioj funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Valencia kuras 3 ĉefvojoj. Enurbe ĉefe tricikloj trafikas. La plej proksimaj flughavenoj kaj havenoj estas en Cagayan de Oro City kaj Dabao.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Valencia situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 2001 mm. Inter februaro kaj aprilo iomete pluvas malpli, ol en la ceteraj monatoj. La averaĝa temperaturo varias inter 22-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans