Valencia Akademio de Lingvo
| Valencia Akademio de Lingvo | ||
|---|---|---|
| lingvoreguliganto erudicia societo kultura institucio | ||
| Komenco | 16-a de septembro 1998 vd | |
| Lando(j) | Hispanio vd | |
| Sidejo | Valencio | |
| Estro | Ramon Ferrer Navarro (ekde 2011) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Valencia Akademio de Lingvo (valencie: Acadèmia Valenciana de la Llengua [ˈðɛmia valensiˈana ðe la ˈʎeŋgwa], akronime AVL) estas oficiala scienca institucio subigita al la Generalitat (registaro) de la Aŭtonoma Komunumo de Valencio, kies ĉefa celo estas evoluigi normojn por la valencia lingvo (dialekto) surbaze de la tiel nomataj Castellón -normoj (Normes de Castelló).
La Akademio estas unu el la du instancoj respondecaj pri la evoluigo kaj gvidado de la kataluna lingvo. La alia instanco estas la Instituto por Katalunaj Studoj en Barcelono, kiu plenumas similan rolon en Katalunio kaj la Balearaj Insuloj.
La sidejo de la Valencia Akademio de la Lingvo estas en Valencio, en la antaŭa monaĥejo de Sant Miquel dels Reis. La institucio estis fondita la 16-an de septembro 1998 de la Valencia Parlamento.
La celo de ĉi tiu akademio estas atingi normigitan valencian lingvon. Valencia lingvo estas la nomo donita al la kataluna lingvo en la Valencia Komunumo. Krome, la institucio celas antaŭenigi la uzon de ĉi tiu lingvo en la valencia regiono. La Valencia Akademio de la Lingvo devas respekti la leksikografian kaj literaturan valencian tradicion.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Acadèmia Valenciana de la Llengua – Retejo

