Valenciennes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valencieno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valenciennes (stacidomo).
Valenciennes
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Valenciennes
Kantono Valenciennes / Valencijn
Antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo
Historia pejzaĝo Graflando Henegovio
INSEE kodo 59606 [+]
Poŝtkodo 59300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 42 991  (2021) [+]
Loĝdenso 3 111 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 21′ N, 3° 31′ O (mapo)50.3580555555563.5233333333333Koordinatoj: 50° 21′ N, 3° 31′ O (mapo) [+]
Alto 42 m [+]
Areo 13,82 km² (1 382 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valenciennes (Nord)
Valenciennes (Nord)
DEC
Valenciennes
Valenciennes
Situo de Valenciennes
Valenciennes (Francio)
Valenciennes (Francio)
DEC
Valenciennes
Valenciennes
Situo de Valenciennes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valenciennes [+]
vdr

Valenciennes (jen france, prononco [valăsien] Pri tiu ĉi sono aŭskulti; nederlande Valencijn; okcidentflandre Valencyn, pikarde ValincyinnesValinciennes; latine Valentianae; en Esperanto Valencieno) estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto kun la urbo jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2021 en la komunumo vivis 42 991 loĝantoj sur areo de 13,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 111 loĝantoj/km². Aldone en la ĉirkaŭaĵo estas kromaj 300.000 loĝantoj. Administre la komunumo estas la administra centro (subprefektejo) de la arondismento Valenciennes (france Arrondissement de Valenciennes respektive okcidentflandre Arroundissement Valencyn), kaj same estas ĉefurbo de la kantono Valenciennes / Valencijn.

Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas valenciennois(es).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Valenciennes estas universitata urbo kaj ekonomia centro de norda Francio. Speciale gravas por la regiono la metala kaj aŭtomobila industrioj.

La Eŭropa ŝoseo 19 vojas proksime.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj urboj de Valenciennes estas Agrigente (Italio), Düren (Germanio), Gliwice (historie Gleiwitz, Pollando), Medway (Britio), Moskvo (Rusio), Nacka (Svedio), Obuda (Hungario), Salgotarjan (Hungario) kaj Yichang (Ĉinio).

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas Esperanto-klubo Valenciennes-Espéranto, asocio-membro de la Nordfrancia Esperanto-Federacio. Prezidanto de la klubo kaj delegito de UEA estas Jean Dietrich.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉefplaco kaj urbdomo