Valentin Bílík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valentin Bílík
Persona informo
Naskiĝo 10-a de februaro 1879
en Lužice
Morto 22-a de junio 1906
en Ladná
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Loĝloko Znorovy, Ladná
Nacieco ĉeĥo
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
Esperanto
Verkis en Esperanto lernolibro por ĉeĥoj (kun Theodor Čejka kaj Jan Holub)
Aliaj aktivaĵoj instruisto
Esperantisto numero 5071
vdr

Valentin BÍLÍK (naskiĝis la 10-an de februaro 1879 en Lužice, mortis la 22-an de junio 1906 en Ladná) estis ĉeĥa pioniro de Esperanto, kiu kune kun Theodor Čejka kaj Jan Holub iniciatis la ĉeĥan Esperanto-movadon per eldono de lernolibro de Esperanto.

Naskiĝo[redakti | redakti fonton]

Tre verŝajne li naskiĝis la 10-an de februaro 1879 en Lužice, laŭ paroĥlibro enskribo pri naskiĝo de "Valentin Bilik",[1] pro rareco de tiu persona nomo kaj ĉar la familinoma ortografio Bílík (kontraste al Bilik, Bilík) estas malofta kaj retroveblas nur en kelkaj vilaĝoj.

Li kaj liaj kolegoj Čejka kaj Holub, kiuj ambaŭ naskiĝis en 1878, estis en la momento de publikiĝo de la lernolibro ĉiuj junaj freŝaj instruistoj.

Laboro[redakti | redakti fonton]

Kiam en 1900 aperis la unua lernolibro de Theodor Čejka, Valentin Bílík estis ankoraŭ instruisto en Vnorovy (tiam Znorovy). Sed jam inter la abonantoj de Lingvo Internacia en 1901 li estas registrita kiel instruisto en Ladná (tiam Lanštorf), vilaĝo proksima al Podivín kaj Břeclav.

Morto[redakti | redakti fonton]

Valentin Bílík mortis vendrede la 22-an de junio 1906 dum banado en la rivero Dyje apud Ladná, supozeble pro atako de kramfo. En la momento de la morto li estis instruisto de la 3-a klaso. Kiel unuan plenkreskulon oni entombigis lin en la nove pligrandigita vilaĝa tombejo.[2][3]

Skribante nekrologon pri Jan Holub en 1951, Theodor Čejka menciis, ke ili ĉiuj tri estis junaj instruistoj, sed bedaŭrinde Valentin Bílík baldaŭ mortis kaj pri ĉio sekva devis zorgi nur Čejka kun Holub.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Mezinárodní řeč esperanto (Internacia lingvo Esperanto, 1900, kun Th. Čejka kaj J. Holub)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paroĥlibro 5597: Naskiĝoj en Lužice dum 1853-1890, paĝo 205
  2. Národní listy, ročník 46, 28.6.1906, n-ro 176, p. 1147 (3): „V Dyji u Lanštorfa utonul při koupání učitel p. V. Bilík, byv nepochybně ve vodě zachvácen křečmi.“
  3. 140 let otevření základní školy v Ladné : 1869-2009 : almanach 140 let. Ladná : Základní škola a Mateřská škola, 2009, p. 9: „22.6.1906 utonul učitel III. třídy zdejší školy Valentin Bilik. [sic!] Byl pochován jako první z „dorostlých“ na zdejším nově rozšířeném hřbitově.“