Valentin Ickelsamer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valentin Ickelsamer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1500 (1500-01-01)
en Rothenburg ob der Tauber
Morto 1-an de januaro 1547 (1547-01-01) (47-jaraĝa)
en Aŭgsburgo
Lingvoj mezaltgermanagermana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Erfurto
Okupo
Okupo lingvistoverkisto
vdr

Valentin ICKELSAMER (ankaŭ Ikelschamer, Ikelsheimer, Eckelsheimer, Ikkersamer, Becklersheimer, Zangsthamer; naskiĝinta ĉ. 1500 en Ohrenbach apud Rothenburg ob der Tauber, mortinta en 1547 en Augsburg) estis germana gramatikisto kaj pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de kamparano instruitis verŝajne de la loka paroĥestro Johannes Heim kaj lernantis poste en Rothenburg. En 1518 legeblis nomo lia en la listo de la aliĝintaj studentoj de la Universitato de Erfurto. Tie li ekkonis ulojn de humanismo kaj bakalaŭriĝis en 1520. En Erfurto li supoze sekvis prelegojn de Euricius Cordus pri Aulus Persius Flaccus kaj Eobanus Hessus pri Vergilio, Kvintilo kaj Tito Livio. Poste li iris al la Universitato de Wittenberg allogite de la renomo de Marteno Lutero. Ties agadojn kontraŭ Karlstadt tamen ŝokis Ickelsamer kiu sekve preferis forlasi la urbon kaj reiri hejmen al Rothenburg. Tie li starigis lernejon tre ŝatatan.

Dum la Germana kamparana ribelo li estis parlamentario inter la diversaj malamikaj grupoj kaj elektitis en la 24.3.1525 en la civitanan komisionon de Rothenburg. Tiam li subtenis la samloke estantan Karlstadt per la skribitaĵo Clag etlicher Brüder…, fakta kritikego de Lutero pro ties malkristana sinteno kontraŭ Karlstadt. Karlstadt estis forpelita el Orlamünde kaj survoje al Zuriko, poste du fojojn denove en Rothenburg. Pro tio en la 27.1.1525 malpermesitis oficiale fare de la konsilantaro urba gastigado de Karlstadt.

Engaĝiĝinte por la rajtoj de la kamparanoj li devis fuĝi de Rothenburg post malvenko ilia milite. Ŝajne Ickelsamer ekloĝis en Erfurto. Ĉu li tie laboris en elementa lernejo de ĉe Pilse malklaras. En Erfurto li publikigis sian etan abocolibron Die rechte weis auffs kürzist lesen zu lernen. Kromaj kvereloj kun Lutero koncerne Karlstadt konsekvencis en la forlasodevo de Erfurto en 1530. Finfine danke al Justus Menius sukcesis iam repaciĝo kun Lutero. Tra Arnstadt kaj intertempa restado en Strasburgo (por vidi Wolfgang Capito) Ickelsamer venis al Augsburg, kie li tute retiriĝis el la publika vivo. Post 1537 ĉiuj spuroj forviŝiĝis.

Agado[redakti | redakti fonton]

Tamen publikigis li en 1534 sian majstroverkon Teutsche Grammatica, kiu ekz. en 1537 noveldonitis kaj aperis en 1882 kiel novimpresitaĵo (de la dua eldono) en la fechner-a Vier seltene Schriften des 16. Jahrhunderts sub la titolo Ein Teütsche Grammatica. Per la gramatiko Ickelshamer intencis krei taŭgan gramatikon de la germana kaj iel samrangigi lin al la lingvoj hebrea, greka kaj latina por ke demokratiigo de lernado el tio (ĉe personaj regantaj nur la germanan) rezultiĝu. Ickelshamer enkondukis por la germana etimologion, ortografion kaj sintakson daŭrigante la tradiciojn latinlingvajn de Elio Donato. Cent jarojn poste citis Justus Georg Schottel ĉe Ausführliche Arbeit von der teutschen Haubtsprache Ickelsamer-on denove kaj en 1762 nomis lin Johann Christoph Gottsched ĉe Vollstaendige und Neuerläuterte Deutsche Sprachkunst unu sia spirita malsukcedanto. Ankoraŭ multajn jarojn pli malfrue kaj denove en la 19-a jarcento la ickelsamer-aj pensadoj remalkaŝigitis kaj pritraktitis ekz. far Konrad Duden kaj la Fratoj Grimm.

En 2015 elektitis la germana radidramo Ickelsamers Alphabet de 2014[1] la plej bona radidramo de la jaro.

Konkretaj problemoj en la gramatiko[redakti | redakti fonton]

En 1534 Ickelsamer pioniris verkinte la unuan germanlingvan gramatikon por la germana lingvo Teutsche Grammatica, verkon kvazaŭ revolucia. Tio tre evidentiĝas en la proponoj pri akiro de legadkapabloj kiuj prenas multe da speco enlibre.

Ĉe li du vojoj kunkondukas: la uzorientita plialtrangigo kaj kodigo kaj la postulo je teoria klarigo de la gramatikaj kategorioj tipaj por la analitikistoj de gramatikografio. Gramatiko sekve nek estu nura afero de demandoj teoriaj nek de tiaj nuraj praktikaj.

Liaj eldiroj pri la gramatiko de la germana kaj la etimologio jenas:

  • La participo ĉefe havas stilbeligan funkcion.
  • Sintakso trafatas nur en kunteksto de segmentigo de komplikaj frazoj kaj de la signigo de la eroj per interpunkcio.
  • La etimologio plej facile ebligas kombinon de prilingva pensado kaj metafizikaj konceptoj.

Antaŭ la fruktodona agado ickelsamer-a instruado de legado antaŭ ĉio celas la lernigadon de korekta skribado. Tre gravis la literon-post-litero-metodo: tia literumado aŭtomate memorigu al la infanoj la korektan ortografion. Negativo tiumaniere estis la mallerno de la sonoj ĉar lernitis pli la nomoj de la literoj.

Ĝenerale metitis danke al Ickelshamer la germana lingvo je sama nivelo graveca kiel la klasikaj lingvoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • „Die rechte Weis, auffs kürtzist lesen zu lernen“, verŝajne Erfurto 1527[2]; dua eldono, Marburg 1534. Ĉe: Johannes Müller: Quellenschriften und Geschichte des deutschsprachlichen Unterrichts bis zur Mitte des 16. Jahrhunderts. Thienemann's Hofbuchhandlung, Gotha 1882, p. 52–64. Reprint Olms, Hildesheim/New York 1969. Ankaŭ ĉe: Heinrich Fechner (eld.) Vier seltene Schriften des sechzehnten Jahrhunderts mit einer bisher ungedruckten Abhandlung über Valentinus Ickelsamer von Friedrich Ludwig Karl Weigand. Wiegand und Grieben, Berlin 1882. Represo Olms, Hildesheim/New York 1972.
  • „Teutsche Grammatica“, diversaj eldonoj sen indikoj loka/jara; kun dato: eldono Nürnberg 1537[3] (pri la fonetika sonanalizo).
    Ĉe: Johannes Müller: Quellenschriften und Geschichte des deutschsprachlichen Unterrichts bis zur Mitte des 16. Jahrhunderts. Thienemann's Hofbuchhandlung, Gotha 1882, p. 120–159. Represo Olms, Hildesheim/New York 1969.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. deutschlandradio.de: „Ickelsamers Alphabet“ ist Hörspiel des Jahres 2014. Arkivita el la originalo je 2020-08-15. Alirita 2021-03-12.
  2. Tiel en la literaturaj notoj ĉe Johannes Müller, Quellenschriften..., p. 402.
  3. Tiel en la literaturaj notoj ĉe Johannes Müller, Quellenschriften..., p. 416–418.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jakob FranckIckelsamer, Valentin. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 13, Duncker & Humblot, Leipzig 1881, S. 739 f.
  • Heinrich Niederer: Ickelsamer, Valentin. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 10, Duncker & Humblot, Berlin 1974, ISBN 3-428-00191-5, S. 112 f. (Digitalisat).
  • Heinz Scheible: Melanchthons Briefwechsel. Personen 12
  • Spamers Konversationslexikon, Bd. 5, Leipzig/Berlin 1890
  • Monika Rössing-Hager: Ickelsamer, Valentin. In: Walther Killy (Hrsg.): Literaturlexikon. Autoren und Werke deutscher Sprache (15 Bände). Gütersloh, München: Bertelsmann-Lexikon-Verlag, 1988–1991 (CD-ROM: Berlin 1998, ISBN 3-932544-13-7), Bd. 6, p. 31
  • Birgit Eichler (Freyni / Wetzker): Valentin Ickelsamer und Hans Fabritius - sprachgeschichtliche Reminiszenz an zwei frühe Erfurter Schulmeister. In: Horst Ehrhardt/Edith Sonntag (Hrsg.): Historische Aspekte des Deutschunterrichts in Thüringen. Beiträge zur Geschichte des Deutschunterrichts. Bd. 24. Peter Lang Verlag Frankfurt a. M. 1995, p. 33–47.
  • Ludwig Schnurrer: Valentin Ickelsamer (ca. 1500-1547), Laientheologe und Pädagoge, ĉe: Fränkische Lebensbilder Bd. 19 (Fränkische Lebensbilder, Reihe VII A, Bd. 19), eldonis Erich Schneider, Würzburg 2002, p. 51–64, ISBN 3-7686-9296-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]