Saltu al enhavo

Valentin Melnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valentin Melnikov

Valentin Melnikov en 2017
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1957 (1957-07-18)
en Soveta Unio Sovetunio
Morto 23-an de majo 2026 (2026-05-23) (68-jaraĝa)
Mortokialo apopleksio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusa • Esperanto
Nacieco ruso
Ŝtataneco Rusio
Soveta Unio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de ĥemia teĥnologio Dmitrij Mendelejev de Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1982–)
verkisto
poeto
tradukisto
ĵurnalisto
mensludisto
ĥemiisto
komputosciencisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Tradukis en Esperanton satirajn poemciklojn, novelojn, versromanon "Eŭgeno Onegin"
Esperantistiĝis en 1982
v • d • r

Valentin Viktoroviĉ MELNIKOV (ruse Валентин Викторович Мельников; naskiĝis la 18-an de julio 1957, mortis la 23-an de majo 2026) estis rusa poeto, tradukisto el la rusa kaj aliaj lingvoj, ĵurnalisto, recenzisto kaj esperantisto ekde 1982. Laŭ diplomo li estis inĝeniero-kemiisto. Li estis ĉampiono (2006) en la sporta versio de la populara rusa televida ludo "Kio? Kie? Kiam?" (sportturniro ChGK).

Ekde la 1980-aj jaroj ĝis 2015 li laboris kiel komputilisto. Li konstante loĝis en Moskvo. Li estis diplomita instruisto de Esperanto, membro de la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de la Rusia Esperantista Unio. La moskva kongreso de REU (1997) komisiis al li gvidi la literaturan sekcion de REU. Li ankaŭ estis estrarano de REU inter 2015 kaj 2017. En 2019 ĝis sia morto li estis membro de la Akademio de Esperanto.

Liaj originalaj verkoj en Esperanto (poezio kaj prozo) estis publikigitaj en pluraj kolektoj.

Li estas kunaŭtoro de la libroj "La birdo Gamajun" (1989), "Moskvaro" (1998), "Lena..." (1998), "Mondoj" (2001), "Moskvaj sonoriloj" (2007), "El ombro" (2008). Atentindas liaj akre satiraj poemcikloj "Socia moralo" kaj "Observoj de biletkontrolisto", ankaŭ lirika "Sonetoj al mia Muzo". Furoris lia traduko de maldeca poemo Kojonov Luĉjo (1995).

En 2021 ĉe la eldonejo Impeto aperis lia poemaro "Ni vivas malgraŭ ĉio". Lia mikronovelo "Bonmesaĝo" aperis en la kolekto "Ĉiuj steloj etas nokte" (ĉe eldonejo Mondial, 2021).

En 2016 kaj 2018 ricevis honoran mencion en Belartaj konkursoj de UEA.

Li tradukis kelkajn novelojn de Anton Ĉeĥov kaj Lev Tolstoj. Faris la plej plenan kaj precizan tradukon de la versromano "Eŭgeno Onegin" de Aleksandr Puŝkin (eldonita de 'Sezonoj', 2005). En 2007-2015 li tradukis elektitajn verkojn de rusaj poetoj de la 18-19-a jarcentoj. La materialoj regule aperis en "La Ondo de Esperanto", kaj en 2020 estis eldonita 90-paĝa antologio “El la rusa poezio”, rikolto de 101 verkoj el 22 rusaj aŭtoroj.

Ĵurnalismo

[redakti | redakti fonton]

Li verkis grandan artikolon pri Esperanto en multvoluma ruslingva "Porinfana enciklopedio" (1998) - kelkaj fakuloj nomis ĝin la plej bona ruslingva enciklopedia artikolo pri Esperanto.

Redakciano de "La Ondo de Esperanto" ekde ties (re)apero en 1991 kaj de Ruslanda Esperantisto, Moskva Gazeto kaj Survoje.

Redaktoro de "Cerbe kaj Kore" (1998-2000). Kontribuis al BA1, BA7, BA8, BA12, BA17, BA19, BA24. Konstante kunlaboras en La Karavelo. Liaj verkoj (ĉefe poemoj kaj recenzoj) aperis ankaŭ en Esperanto (UEA), Hungara Vivo, Literatura Foiro, Litova Stelo, Monato, Sezonoj, Esperantista Tribuno kaj aliaj.

Li ankaŭ estis naturisto kaj konata en la medio de intelektaj ludoj. En 1994-2000, 2009 kaj 2011 sukcese partoprenis en televida elsendo "Propra ludo". En 2006 li iĝis ĉampiono de Rusio en la ludo "Kio? Kie? Kiam?" kun la teamo "Nesprosta".

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj verkoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]