Valentin Rose la Juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valentin Rose la Juna
(1762-1807)
Germana apotekisto kaj kemiisto, patro de la mineralogoj Heinrich Rose kaj Gustav Rose kaj de la apotekisto Wilhelm Rose (1792-1867).
Germana apotekisto kaj kemiisto, patro de la mineralogoj Heinrich Rose kaj Gustav Rose kaj de la apotekisto Wilhelm Rose (1792-1867).
Persona informo
Naskiĝo 30-a de oktobro 1762
en Berlino, Reĝlando Prusio
Morto 9-a de aŭgusto 1807
en Berlino, Reĝlando Prusio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Berlino
Familio
Patro Valentin Rose la Maljuna vd
Profesio
Okupo kemiistoapotekisto • farmakologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Valentin Rose la Juna (1762-1807) estis germana apotekisto kaj kemiisto, filo de la apotekisto Valentin Rose la Maljuna (1736-1771), patro de la mineralogoj Heinrich Rose kaj Gustav Rose, de la apotekisto Wilhelm Rose (1792-1867). La filologo Valentin Rose (1829-1916) kaj la kirurgo Edmund Rose (1836-1914) estis filoj de sia filo Gustav Rose.

Oni kreditas al li la malkovron de la natron carbonicum (1801)[1], la polisakaridan "inulinon" (1807) kaj iu metodo pri detektado de arseno uzota en krimesploroj. Kune kun Adolph Ferdinand Gehlen, li estis eldonisto de la scienca revuo "Berlinisches Jahrbuch für die Pharmacie und für die damit verhundenen Wissenschaften".

En 1771, estante 27-jara, la kemiisto Martin Heinrich Klaproth iĝis asistanto de sia patro kaj instruisto de sia frato kaj li.[2] Valentin Rose la Maljuna estis tiuepoke fama kemiisto kaj mortis kvar semajnojn post Klaproth kuniĝi al li. Klaproth plu estris la apotekon post la morto de sia patro, kaj Valentin Rose iĝis lia asistanto. Klaproth direktis la apotekon dum dek jaroj ĝis kiam Valentin Rose la Juna kreskis kaj povis estri la apotekon. En 1780 Klaproth edziĝis, ricevis bonan doton kaj aĉetis sian propran laboratorion.[3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1807, li malkovris la "inulinon" izolante ĝin el la radikoj de la inulo, planto apartenanta al la familio de la asteracoj.

Valentin Rose devenis el komercista kaj intelektula familio kaj estis la plej maljuna filo de Valentin Rose la Maljuna. Lia patro estis proprietulo de la apoteko "Zum Weißen Schwan", en Berlino. Klaproth administris la apotekon post la morto de lia patro kaj ankaŭ estis la mentoro de la infanoj. La apoteko ankaŭ estis provizore gvidita de la kemiisto Sigismund Friedrich Hermbstädt. En 1778, Rose iris al Frankfurto ĉe Majno por lerni apotekon.

Kiam li revenis, en 1782, li vizitis la Medicina-Kirurgian Kolegion, en Berlino, por ĉeesti la lecionojn de la botanikisto Johann Gottlieb Gleditsch (1714-1786) kaj de Klaproth. Inter 1783 kaj 1785 li vojaĝis al Ŝtetino kaj Königsberg. Inter 1785 kaj 1790 li estis Asistanto en la Apoteko kaj ekde 1791 li ekprenis la direktadon de la patra apoteko, kiu akiris altan reputacion sub lia direktado. En 1802, li rekonstruigis la apotekon far la arkitekto Karl Friedrich Schinkel.

Ekde 1797 li iĝis 2-a Ekzamenisto en la Medicina Kolegio kaj do, kolego de Klaproth, kiu estis la 1-a respondeca Inspektoro pri la ekzameno kaj kontrolo de apotekoj en Prusio. Li ankaŭ donis lecionojn pri kemio en la "Farmacia Societo de Berlino", kies direktoro li estis ekde 1806. Li plibonigis la farmacian edukadon en Prusio kaj estis unu el la aŭtoroj de la "Pharmacopea Borussica" (1799), la libro de la Prusa Medicino kaj la ekzempla "Reviziita Prusa Ordeno pri Farmacio", ekde 1801. Li mortis pro kolero.

Lia apoteko estis (ne malpli pro ĝia ligo al Klaproth) kemia farmacia esplorcentro en Berlino kaj altiris aspirantojn el la tuta Germanio, laŭ Emanuel Merck (1794-1855) kaj Johann Daniel Riedel (1786-1843), fondintoj de entreprenoj dum la komenco de la 19-a jarcento. Ankaŭ la fabrikanto de mineralakvo Conrad Heinrich Soltmann (1782-1859) studis apotekon kun li.

En 1806 li malkovris metodon pri arsendetektado en kadavroj, antaŭ ol la estonta norma metodo konata kiel "Testo de Marsh". Tiu malkovro aperis okaze de la murdojuĝo kontraŭ Sophie Charlotte Elisabeth Ursinus (1760-1836), en kiu li envolviĝis kiel asistanto de la faka Klaproth, kiu klare elmontris la bezonon de findindaj pruvoj.

En 1802, li disvolvis procezon por fandado de silikatoj en "baria nitrato", kaj en 1801 li preparis natrian bikarbonaton enkondukante karbonan duoksidon en solvaĵo de natria hidroksido. En 1807, li malkovris la "inulinon", izolitan de la inula radiko kaj la piruvatan acidon per seka distilado de la kremo de tartro.

En Germanio li apartenis al la grupo de sekvantoj pri la nova oksidoteorio de Antoine Laurent de Lavoisier. Li estis unu el la eldonistoj de la "Gvidlibro pri Farmakologio kaj Instruo pri Medicino" (en du volumoj, 1798-1800) de Friedrich Albert Carl Gren (1760-1798). Li ankaŭ estis eldonisto de la "Nova Berlina Jarlibro pri Farmacio"[4] de Adolph Ferdinand Gehlen (1775-1815), kies kvar unuaj volumoj aperis inter 1803 kaj 1806.

Rose estis protektanto de la arkitekto Karl Friedrich Schinkel (1781-1841), kiu perdis sian patron en 1787 kaj transloĝiĝis al Berlino en 1794 kun sia patrino kaj gefratoj. Lia plej aĝa filo Wilhelm Rose (1792-1867) pli malfrue ekdirektis la apotekon. La verkisto Theodor Fontane (1819-1898) estis lernanto de sia filo kaj diplomiĝis inter 1836-40 kiel lernanto pri farmacio. Fontane priskribas ĉi-periodon en la unua ĉapitro de sia aŭtobiografia romano titolita "El 20-a ĝis 30-a". Lia filo Gustav Rose (1798-1873) iĝis renoma mineralogo kaj lia filo Heinrich Rose (1795-1864) renoma kemiisto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]