Valentin Rost

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Valentin Christian Friedrich ROST (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1790 en Friedrichroda, mortinta la 6-an de aŭgusto 1862 en Gotha) estis germana instruisto kaj leksikografo de la greka lingvo. Krome li estis asekurfakulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rost pasigis la junajn jarojn sub modestaj kondiĉoj kaj frekventis ekde 1802 la gimnazion de Gotha. En 1810 li ekstudentis en Jena okupiĝante pri teologio kaj filologio. Post mallonga tempo kiel privata instruisto li iĝis helpanta instruisto en Gotha.

La al li permesitan instruadon de la helena lingvo en la superaj klasŝtupoj li fruktodonigis por si mem per ankoraŭ pli detala okupiĝo pri la greka literaturo. Lia talento karakterizita per akra intelekto gvidis lin precipe sur la kampojn de gramatiko kaj leksikografio. Jam en la 1816-a jaro li eldonis gramatikon de la helena kiu dum la sekvantaj jardekoj havis plurfojan reeldonon. Ankoraŭ en 1856 Rost mem prilaboris ĝin, nun kun plia konsidero de Sanskrito.

Krom vortaro germana-helena (unuafoje en 1818) li reeldonis la specialajn leksikonojn de Damm (nove de Duncan) por la legado de verkoj de Homero kaj Pindaro. Rost publikigis ankaŭ la komencan version de la vortaro Vollständiges Lexikon der classischen Gräcität (1840) sed transprenis tiam la zorgon pri la de Franz Passow fondita vortaro Handwörterbuch der griechischen Sprache. Ĝi aperis kun la helpo de aliaj kunlaborantoj en kvar grandaj volumoj de 1841-57. Kaj la gramatiko kaj la leksikono, du kreitaĵoj de admirinda diligenteco, baziĝas sur memstara trafoliumado de ĉiuj haveblaj profanaj tekstoj greklingvaj. Ili atestas inteligentan aplikon (ekz. koncerne la partikulojn) de la dumstudade lernitaj metodoj de la profesoroj Wolf kaj Hermann.

Intertempe Rost nomumitis lernejestro de la Gymnasium illustre de Gotha (en 1841) kie li jam estis instruinta 27 jarojn. Tiun oficon Rost plenumis ĝis la retiriĝo en 1859 honore titolite Oberschulrat.

Li ankaŭ estis direktoro de la Vivasekurbanko de Gotha (ekde 1842) kio atestas lian grandan praktikan karakteron. Danke al sia mensa freŝeco kaj vivoĝojeco li tute estis la kontraŭo de fermitkapa, osteca kaj pedanta lernigisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]