Saltu al enhavo

Valentinas Čepkus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valentinas Čepkus
Persona informo
Naskiĝo 11-a de junio 1928
en en vilaĝo Maslauskiškis, distrikto Raseiniai
Morto 17-a de aprilo 1999
en Kaunas
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1960–) Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantistiĝis en 1960
vdr

Valentinas ČEPKUS (naskiĝis la 3-a de majo 1937 en vilaĝo Maslauskiškis, distrikto Raseiniai; mortis la 17-a de aprilo 1999 en Kaŭno) estis litova pedagogo, kantisto, aktoro kaj esperantisto.

Dudekjaraĝa li finis teatran fakon de muzika lernejo, laboris en pupteatro en Marijampolė, kaj ekde 1966 kantis en Kaunasa Muzika Teatro. En 1981 li finis konservatorion, kunlaboris kun diversaj ensembloj. Reveninte en Kaunas komencis instrui sol-kantadon en muzika lernejo. Lastatempe li fruktodone kunlaboris kun popolmuzika ensemblo "Ainiai" (Idoj), koncertis ne nur en Litovio, sed ankaŭ en multaj Eŭropaj landoj, en Nord-Ameriko. Valentinas bone komprenis, ke muziko apartenas al ĉiuj: al junaj kaj pli aĝaj homoj, al scienculoj kaj simplaj kamparanoj. Do li kantadis pri sia lando, pri amata knabino, pri kverko -simbolo de nia forteco. Kaj li mem estis forta kiel kverko: propramane konstruis domon, faris meblojn, kreskigis ĝardenon... Partoprenis en diversaj E-aranĝoj, ĝojigis partoprenintojn per sia voĉo kantante Esperante kaj litovlingve. Nun lian voĉon eblas aŭdi en konata kasedo La Sankta Fajreto, eldonita en 1997.

Litova Stelo, 1999, majo-junio, n-ro 3, pĝ. 26.