Valenzuela de Calatrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
ISO
Valenzuela de Calatrava
Valenzuela. Panorámica desde San Isidro 2.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13279 [+]
Retpaĝaro www.valenzueladecalatrava.es
Demografio
Loĝantaro 782  (2010)
Loĝdenso 17 74 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 51′ N, 3° 46′ U38.8528367-3.7723018Koordinatoj: 38° 51′ N, 3° 46′ U [+]
Alto 656 m [+]
Areo 44,08 km² (4 408 ha)
Situo de Valenzuela de Calatrava
i1
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Valenzuela de Calatrava [+]
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Valenzuela de Calatrava estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas valenzoleños. La censita populacio en 2010 estis de 782 loĝantoj kaj la denseco estas de 17,74 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Valenzuela de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 656 m; je 22 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 44.08 km². La geografiaj koordinatoj estas 38º 51' N, 3º 46' Ok.

Limas norde, oriente kaj okcidente kun la municipa teritorio de Almagro; sude kun tiu de Granátula, kaj sudoriente kun tiu de Aldea del Rey.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la vilaĝo estas ligata al tiu de la Ordeno de Kalatrava, kiu posedis la teritorion post la konkero al la islamanoj. Krome ĝi estis sufiĉe proksima al la ununura reĝurbo nome Ciudad Real kiu konfliktis kontraŭ la ordeno kaj inverse.

La nomo de la vilaĝo signifas "malgranda Valencio" aŭ Valencieto, eble pro la bonkvalito de ties grundo, tio estas diminutivo de Valencio pro sia situo en zono de fekundaj ortoj.

Plej antikvaj mencioj rilatas al malgranda kastelo de almoravidoj konstruita sur la loko kie aktuale estas la preĝejo. Post la batalo de Las Navas de Tolosa (1212) la teritorio estis konkerita de kristanoj kaj donita kiel senjorlando al la Ordeno de Calatrava. Kaj pro ordo de la 9a Superulo nome Gonzalo Núñez de Novoa, la rajtoj pri Valenzuela pasas al la vilaĝo de Almagro, kvankam tiu estas de posta fondo.

Dum la tuta Mezepoko Valenzuela havis jurajn konfliktojn por sendependiĝi de la ordena sidejo. La 18a superulo Juan Núñez de Prado donis al la vilaĝanoj la paŝtejon Júcar de la Nava (1322), kio helpis la reloĝigon, kaj tiel Valenzuela iĝis unu el la 130 encomiendas (posedaĵoj) de la Ordeno (1331). Poste epidemioj kaj malsategoj malpliiĝis la populacion, kiu estis de nur 13 familioj en 1507 kaj tiama supera tribunalo de Granado decidis, ke Valenzuela iĝu denove domaro de Almagro.

La dezirita libereco ne alvenis ĝis 1538, kiam Valenzuela rekuperas la vilaĝan kategorion kontraŭ pago de 2.000 dukatoj al la reĝo por la militoj kiujn Karlo la 1-a estis faaranta en Eŭropo kaj la Mediteraneo. Kiel pruvo de dankemo la municipo adoptis por la blazono la dukapan aglon de la habsburga imperiestro, krom la krucon de Kalatrava, la kastelon kiu ŝirmis la unuajn setlantojn kaj la oran lanflokon de la urbo de Almagro.

Tamen denove dum malmulte da tempo konservis Valenzuela sian liberecon. En 1554 la princino Johanino, laŭ papaj permesoj vendi kaj havaĵojn kaj vasalojn de Militaj Ordenoj, vendis la vilaĝon, ties teritorion kaj jurisdikcion al Diego Alfonso de Madrid, skabeno de Almagro, kiu iĝas tiele sejoro de Valenzuela kontraŭ pago de 10.164.068 maravedoj. Descendaj de tiu estos la familio Zúñiga, kiu regos la vilaĝon dum la 17a jarcento, kaj poste la familio Osorio kiu en 1773 akiros la Markizecon de Torremejía kiel pago a iliaj servoj dum militoj en Italia, kaj ricevos privilegiojn eĉ post nuligo de senjorlandoj en la 19a jarcento.

Monumentoj interesaj[redakti | redakti fonton]

La Preĝejo de 1560, konstruita sur la loko de la antikva kastelo araba, kaj kun materialoj jam uzitaj (estas visigotaj krucoj en muroj). Estas ununura navo kun kapelo dediĉita al la patronino, la Virgulino de Rozario (konstruita en 1901); ne estas turo sed sonorilmuro. En interno okazis rekonstruo novklasika en la 18a jarcento. La retablo estas de multkolora ligno kaj kronita per blazono de la nobelaj familioj (Mejía, Osorio, Zúñiga kaj Narváez), protektintoj de la Preĝejo. Entas skulptaĵo de virgulino de la gotiko, la plej antikva de la loko, probable Nuestra Señora de la Nava.

De fino de la 17a jarcento estas ermiteko de Kristo de la Pardonemo, de simpla stilo, kvadrangula navo, kaj 4 multkoloraj blazonoj de la 4 evangeliistoj kaj figuro de Kristo. Ekzistas dua navo konstruida poste kio havigas al la preĝejo planon de latina kruco, kaj sonorilturo kun du bronzaj sonoriloj de la 19a jarcento.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]