Valéria Dienes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valeria Dienes)
Valéria Dienes
Persona informo
Naskonomo Geiger Valéria Anna
Naskiĝo 25-an de majo 1879 (1879-05-25)
en Szekszárd
Morto 8-an de junio 1978 (1978-06-08) (99-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj Idohungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Katolika Universitato Pázmány Péter
Familio
Edz(in)o Pál Dienes
Infanoj Gedeon Dienes • Zoltán Pál Dienes
Okupo
Okupo tradukistofilozofo • koreografo • idistoverkisto
vdr

Valéria Dienes, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dienes Valéria naskiĝis en Szekszárd en la 25-a de majo 1879 kaj mortis en Budapeŝto en la 8-a de junio 1978. Ŝi estis hungara filozofo, psikologo, koreografo kaj tradukisto. Ŝia origina nomo estis Geiger Valéria, post la edziniĝo al Pál Dienes ŝi malofte uzis la tiam kutiman hungarecan nomformon Dienes Pálné. Ŝia filo estis Zoltán Pál Dienes.

Memortabulo pri Valéria Dienes

Biografio[redakti | redakti fonton]

Valéria Geiger lernis en Pápa, Győr, Budapeŝto. Ŝi akiris 2 diplometojn, poste ŝi doktoriĝis en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1905. En la jaroj 1904 kaj 1905 ŝi lernis pianoludon kaj komponadon en la Muzikakademio. En 1905 ŝi edziniĝis kaj ili partoprenis en Rondo Galilei, ili kontribuis plej ofte en Athenaeum (revuo) kaj Nyugat. En la jaroj 1908 kaj 1909 ili vivis en Parizo, kie ŝi frekventis kurson de Isadora Duncan, krome ŝi studis verkojn de Henri Bergson. Hejmenveninta ŝi instruis komence gimnastikon, poste ankaŭ dancon. Ŝi estis membro de la Direktanta Komitato di Uniono di la Linguo Internaciona Ido (Estrara Komitato de Unio de La Lingvo Internacia Ido) (ULII) en 1914. Ili duope partoprenis en la Hungara Sovetrespubliko, tial post la falo ili rifuĝis al Vieno, Londono, Parizo. La familio hejmenvenis en 1923 kaj ŝi daŭris la dancoinstruadon ĝis 1944, krome ŝi estis koreografo kaj danco-teoriisto. En 1934 ŝi ricevis premion. Ŝi naskis 2 filojn. Ŝi estis ankaŭ signifa tradukisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A zenei alkotás és hatás lélektanáról (1906)
  • A mai lélektan főbb irányai (1914)
  • Bergson filozófiájának alapgondolatai (1929)
  • A relatív kinetika alapvonásai (1967)
  • Az embertest beszéde (1977)

Ŝiaj dancoteatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hajnalvárás (1924)
  • A 8 boldogság (1927) kune kun Lajos Bárdos
  • Szt Imre misztérium (1930) (kun 1000 dancistoj); en la sekva jaro en Teatro Erkel

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. Gedeon Dienes. A History of Art of Movement. Budapest, 2005.
  2. Csaba Pleh. A Hungarian Bergsonian psychologist: Valéria Dienes // Hungarian Studies 5/1 (1989).
  3. hungarlingva biografio kun foto
  4. hungarlingva biografio kun foto
  5. [1] hungare
  6. [2] hungare