Valeriano Orobón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valeriano Orobón
Persona informo
Naskonomo Valeriano Orobón Fernández
Naskiĝo 1-an de januaro 1901 (1901-01-01)
en La Cistérniga
Morto 31-an de majo 1936 (1936-05-31) (35-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispanagermana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo verkisto • poeto • sindikatisto • politikistotradukistokantoverkistoaŭtoro
Verkoj A las barricadas
vdr

Valeriano OROBÓN Fernánez (La Cistérniga, Valadolido, 1901 - Madrido, 1936) estis tradukisto kaj teoriulo de la hispana anarkosindikatismo kaj kreinto de la vortumado en hispana lingvo de la fama revolucia kanto Al la barikadoj.

Valerio Orobón Fernández estis aktiva en la hispana laborista movado ekde frua aĝo. Li estis intelektulo kaj facile lernis lingvojn; tial li tradukis la biografio de Max Nettlau fare de Rudolf Rocker kaj agadis kiel interpretisto en la internaciaj kunsidoj de anarkisindikatistoj.

Inter liaj teoriaj kontribuoj menciendas liaj klopodoj por la sukceso de alianco revolucia de laboristoj por malhelpi la kreskantan faŝismon kaj prepari vojon al la revolucio. Post tiu, Orobón konsideris, ke la sindikatoj estas la plej taŭga rimedo por organizi la socion sencentrigite kaj politike kaj ekonomie, kaj fote asertis, ke anarkosindikatismo estas la plej grava revolucia forto en Hispanio. Li malakceptis la proponoj de komunistoj kaj emfazis, ke ties partianoj ne havu influon en la CNT.

Li kreis la vortumadon en hispana lingvo de la fama revolucia kanto Warschawjanka, plej konata kiel Al la barikadoj, uzita kiel himno de la CNT kaj kiel popolkanto de la anarkiisma movado.

En 1936 mortis Valeriano Orobón Fernández pro grava malsano en Madrido, antaŭ la eksplodo de la Hispana Enlanda Milito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]