Valerie Hobson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valerie Hobson kiel Elizabeth Frankenstein en Bride of Frankenstein.

Valerie HOBSON (n. la 14-an de aprilo 1917 - m. la 13-an de novembro 1998) estis brita aktorino, kiu aperis en multaj britaj filmoj inter la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. Ŝi naskiĝis kiel Babette Valerie Louise Hobson en Larne, graflando Antrim (Irlando).

Ŝi ludis la rolon de baronino Frankenstein en Bride of Frankenstein (1935), kune kun Boris Karloff kaj Colin Clive. Ŝi tiel anstataŭis Mae Clarke, kiu por la unua fojo ludis tiun rolon en la originala Frankenstein (1931).