Saltu al enhavo

Valerie Thomas (sciencisto)

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valerie Thomas
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1943 (1943-02-08) (82-jaraĝa)
en Baltimore
Etno afrik-usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Ŝtata Universitato Morgan
Simmons University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
inventisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Valerie L. Thomas, naskiĝinta la 8an de 1943 en Marilando estas afrik-usona matematikisto, fizikisto kaj komputosciencisto, datumanalizisto kaj projekt-direktoro de la NASA / Goddard Space Flight Center. Ŝi inventis, en 1980, la iluzi-transsendilon, kiu ebligas la satelitojn transdoni 3D-bildojn el la spaco.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Junaĝo kaj studado

[redakti | redakti fonton]

En ŝia infanaĝo, ŝi interesiĝas pri teknologio kaj konstruadis kun sia patro elektronikajn[1] aparatojn. Kiam ŝi estis 8-jara, ŝi prunteprenis en la loka biblioteko libron kun la titolo The Boy's First Book On Electronics (La unua libro pri elektroniko por knabo.[2]

Post mezlernejo, ŝi aliĝis al la Ŝtata Universitato Morgan de Baltimore en Marilando[3].

Profesia vivo

[redakti | redakti fonton]

En 1964, Valerie Thomas eklaboris ĉe la NASA / Goddard Space Flight Center[4][5].

Ĝis 1970, ŝi verkis komputilajn programojn, strebante trakti la sciencajn datumojn ricevitajn de satelitoj por prezenti ilin en klara maniero al la sciencistoj, ĉefe por la satelitoj OGO (Orbiting Geophysical Observatory).[6]

De 1970 al 1981, ŝi okupiĝas, kadre de la programo Landsat, pri la sistemo de bildotraktado.[7][8] Landsat 1 estis la unua satelito kiu sendis multspektrajn bildojn.[9]

En 1974, ŝi gvidis teamon, kiu disvolvas la programon LACIE (Large Area Crop Inventory Experiment), komunan projekton de la Kosmocentro Lyndon B. Johnson de NASA, de la Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio (NOAA) kaj de Usona Departemento pri Agrikulturo. La projekto celis uzadon de satelitaj bildoj por planado de terkulturaj rendimentoj.[10][11]

Post laboro en la programo LACIE, ŝi laboris en la sidejo de NASA kiel vicdirektoro de la programo Landsat/Nimbus.[12][13]

Poste, ŝi agis dum unu jaro kiel direktoro pri operacioj por la sistemo Scrounge[14], utiligante la bildojn de Thematic Mapper de Landsat-D[15].

En 1985, ŝi respondecis pri la bonteno kaj de la disvolviĝo de la komputikaj instaloj de la NASA Space Science Data Coordinated Archive.

De 1986 al 1990, ŝi estas direktoro de la projekto SPAN (Space Physics Analysis Network)[16][17][18].

De 1990 ĝis 1995, jaro de ŝia emeritiĝo, ŝi gvidas la NASA Automated Systems Capability (NASIRC)[19].

La 21an de Oktobro 1980, ŝi deponis patenton por la iluzi-transsendilo sub la referenco US Patent n°4229761[20], kiun daŭre uzas NASA kaj kiu povas havi aplikojn en ĥirurgio, televido kaj videoludoj[21][22][23].

Premioj kaj distingoj

[redakti | redakti fonton]

Ŝi ricevis la NASA Equal Employment Opportunity Medal[22] kaj estas laŭreato de la GSFC Award of Merit, la plej alta distingo aljuĝita de la Goddard Space Flight Center[23].

En 2019, ŝi fariĝis membro de National Society of Black Physicists[24].

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Valerie Thomas sur greatfemaleinventors.com (angle). Arkivita el la originalo je 2020-11-14. Alirita 2023-02-10 .
  2. Valerie Thomas (angle). Arkivita el la originalo je 2023-02-10. Alirita 2023-02-10 .
  3. Valerie Thomas - African American Inventor (angle) (15/05/2019). Arkivita el la originalo je 2019-09-05. Alirita 05/09/2019 .
  4. « Valerie L. Thomas Retires » ĉe nssdc.gsfc.nasa.gov (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-02. Alirita 2019-09-05 .
  5. Susan K. Henderson, African-American Inventors III, Capstone Press, 1er janvier 1998, 48 p. (ISBN 9781560656982, lire en ligne [archive), p. 28-33] (angle).
  6. « A Face Behind Landsat Images: Meet Dr. Valerie L. Thomas « Landsat Science » [archive (consulté le 5 septembre 2019)] (angle).
  7. « Landsat-1 to Landsat-3 » (angle). Arkivita el la originalo je 2012-11-28. Alirita 2023-02-10 .
  8. « Large Area Crop Inventory Experiment (LACIE) » (angle).
  9. « Landsat-1 to Landsat-3 » [archive] (angle).
  10. « Large Area Crop Inventory Experiment (LACIE) » [archive, sur NASA] (angle).
  11. {{{Titolo}}}”.  Ge Sun, Valerie A. Thomas, Randolph H. Wynne et Asko Noormets, « Daily Landsat-scale evapotranspiration estimation over a forested landscape in North Carolina, USA, using multi-satellite data fusion », Hydrology and Earth System Sciences, vol. 21, no 2,‎ 2017, p. 1017–1037 (DOI 10.5194/hess-21-1017-2017, lire en ligne [archive, consulté le 7 septembre 2019)] (angle).
  12. « ‘Hidden Figure’ No More: NASA Inventor Valerie Thomas | BlackDoctor » [archive, sur blackdoctor.org (consulté le 7 septembre 2019)] (angle).
  13. « Meet Dr. Valerie L. Thomas, Landsat Image Processing Specialist » [archive, sur My NASA Data] (angle).
  14. « Radiometric calibration and processing procedure for reflective bands on LANDSAT-4 protoflight Thematic Mapper » [archive, sur NASA] (angle).
  15. « The Thematic Mapper « Landsat Science » [archive (consulté le 6 septembre 2019)] (angle). Arkivita el la originalo je 2020-10-23. Alirita 2023-02-10 .
  16. Pat Sisson et Dave Peters, « SPAN (Space Physics Analysis Network) », dans The User's Directory of Computer Networks, Digital Press, 1er janvier 1990 (ISBN 9781555580476, lire en ligne [archive), p. 154–157] (angle).
  17. « Valerie Thomas — ETHW » [archive, sur ethw.org (consulté le 6 septembre 2019)] (angle).
  18. « NASIRC Receives NASA Group Award » [archive, sur nssdc.gsfc.nasa.gov (consulté le 7 septembre 2019)] (angle). Arkivita el la originalo je 1998-11-29. Alirita 2023-02-10 .
  19. « SPAN Ocean Science » [archive, sur NASA] (angle).
  20. « Patent Illusion Transmitter » [archive, sur United States Patent and Trademark Office] (angle). Arkivita el la originalo je 2021-04-06. Alirita 2023-02-10 .
  21. « Valerie Thomas Lemelson-MIT Program » [archive, sur lemelson.mit.edu (consulté le 7 septembre 2019)] (angle).
  22. 22,0 22,1 "Black History Month: Valerie Thomas, Developer of a 3-D Imaging Display That Was Decades Ahead Of Its Time" Innov8tiv (angle) (10 février 2014). Alirita la 7an de Septembro 2019 .
  23. 23,0 23,1 « Valerie Thomas And The Illusion Transmitter » (angle). Arkivita el la originalo je 2023-02-10. Alirita 2023-02-10 .
  24. « Valerie L. Thomas » sur www.nsbp.org (consulté le 5 septembre 2019) (angle).

Retaj ligoj

[redakti | redakti fonton]