Valerij Poljakov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valerij Poljakov
Persona informo
Naskonomo Валерий Иванович Коршунов
Naskiĝo 27-an de aprilo 1942 (1942-04-27)
en Tula
Morto 7-an de septembro 2022 (2022-09-07) (80-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Vagankovo-tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco RusioSovetunio
Alma mater Seĉenov-universitato
Okupo
Okupo kuracistokosmonaŭto
vdr
en 1994

Valerij Vladimiroviĉ Poljakov (ruse Валерий Владимирович Поляков, naskita Valerij Ivanoviĉ Korŝunov, ruse Валерий Иванович Корюнов, la 27-an de aprilo 1942, la 19-an de septembro 2022) estis sovetia, rusia kuracisto kaj kosmonaŭto.

Li estas la posedanto de la rekordo por la plej longa ununura kosmoflugo en la homa historio, restanta sur la kosmostacio Mir dum pli ol 14 monatoj (437 tagoj 18 horoj) dum unu vojaĝo. Dumvive li pli ol 22 monatojn estis en la ekstertera kosmo.

Elektitaj kiel kosmonaŭto en 1972, Poljakov faris sian unuan flugon en la kosmon sur la kosmoŝipo Sojuz TM-6 en 1988. Li revenis al la tero post 240 tagoj sur la kosmoŝipo Sojuz TM-7. Poljakov kompletigis sian duan flugon en la kosmo en 1994-1995, estanta 437 tagojn en la kosmo inter la ekflugo per la kosmoŝipo Sojuz TM-18 kaj alteriĝo per Sojuz TM-20. Ĝis la nuntempo validas tiu rekordo por la plej longa tempo kontinue pasigita en kosmo de individuo.