Toral de los Vados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toral de los Vados
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24560
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 779  (2023) [+]
Loĝdenso 74 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 6° 47′ U (mapo)42.542777777778-6.7761111111111Koordinatoj: 42° 33′ N, 6° 47′ U (mapo) [+]
Alto 530 m [+]
Areo 24,13 km² (2 413 ha) [+]
Toral de los Vados (Provinco Leono)
Toral de los Vados (Provinco Leono)
DEC
Toral de los Vados
Toral de los Vados
Situo de Toral de los Vados
Toral de los Vados (Hispanio)
Toral de los Vados (Hispanio)
DEC
Toral de los Vados
Toral de los Vados
Situo de Toral de los Vados

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Toral de los Vados [+]
vdr

Toral de los Vados [toRAL delosBAdos] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Toral de los Vados estas etimologie rilatebla al Taŭrejo de la Vadejoj, kiel aludo al iu vadejo ĉe rivero Sil; prie estas simboloj en la malsupra duono de la blazono. Ĝis la 3 de Majo 2010 la municipo estis nomita Villadecanes [biĝadeKAnes] (Vilaĝo de hundoj), pasando entonces a tomar la denominación de Toral de los Vados. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan, kvankam leona toponimio sugestas, ke la iama lingvo estis leona, poste superita de la galega.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Ornama ŝtono (malfruromia aŭ visigota) reuzita en domo de Iglesia del Campo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Iglesia del Campo, Otero, Paradela de Arriba, Paradela del Río, Parandones, Penedelo, Peón, Sorribas, Toral de los Vados, Valiña kaj Villadecanes, okupas totalan areon de 24,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 809 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 133 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Villafranca del Bierzo, Cacabelos, Carracedelo, Corullón, Sobrado kaj Carucedo.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (ĉefe vitejoj, fruktoj kaj legomoj), brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Industrio temas pri cemento kaj aluminio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]