Valiĉa fazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Valiĉa fazano
Valiĉa fazano
Valiĉa fazano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Catreus
Specio: C. wallichii
Catreus wallichii
(Hardwicke, 1827)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Valiĉa fazano, Catreus wallichii, estas endanĝerita specio de la familio de Fazanedoj de Kokoformaj birdoj. Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Catreus. La scienca nomo rememoras la danan botanikiston Nathaniel Wallich.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Valiĉa fazano distribuiĝas en la altaj teroj kaj arbustaroj de la regionoj de Himalajo de Barato, Nepalo, Kaŝmiro kaj Pakistano. Ili troviĝas ĉefe okcidente de Nepalo, Kumaon, Garhwal, Tehri Garhwal, Simla, Bussahir, Ĉamba ĝis ĉe la Hazara Distrikto. Censoj de 1981 kaj de 2003 en la areo de Dhorpatan de okcidenta Nepalo kontrolis 70 alvokejojn, sugeste la nombrojn ekzistantajn en tiu areo (proksimume 200 birdojn).[1][2][3] Ili troviĝas ĉefe super 6,000 futoj de altitudo kaj ĝis 10,000 futoj somere.[4]

Ĉe Municipa Bestoĝardeno de Kioto, Japanio

Fizikaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Tiuj orientalisaj birdoj ne havas la kolorojn kaj brilon de plej parto de fazanoj, kun sablokolora griza plumaro tre punkteca (plumoj ekzemple de brusto estas nigraj kun helaj bordoj) kaj longaj grizaj krestoj. Ties longa vosto havas 18 plumoj kaj la centraj vostoplumoj estas multe pli longaj kaj ties koloro estas ĉefe griza kaj bruna kun horizontalaj nigrecaj strioj. La vizaĝo montras ruĝan nudan haŭtaĵon ĉirkaŭokule kun flaveca okulringo. Pugo, suba dorso kaj subaj partoj estas oranĝecaj. La ino estas iome pli malgranda ĝenerale.

Biologio kaj socia kutimaro[redakti | redakti fonton]

Maskloj estas monogamaj. Ili reproduktiĝas ĉe krutaj klifoj dum somero per ovodemetadoj de 10 al 11 ovoj.[4]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando kaj ĉasado en kelkaj areoj, la Valiĉa fazano estas pritaksata kiel Vundebla ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[5] Ĝi estas listita en la Apendico I de CITES.[6] Klopodoj por reenmeti kaptivajn ekzemplerojn de Valiĉa fazano en Pakistanon malsukcesis.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lelliott, A.D.(1981) Cheer Pheasants in west-central Nepal. World Pheasant Assoc. 6:89-95
  2. PSG Project round-up. Newsletter of the WPA/BirdLife/Species Survival Commission. Pheasant Specialist Group. Alirita 14a de Januaro 2011.
  3. Dhorpatan Hunting Reserve. birdlife.org. Birdlife International. Alirita 14a Januaro 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-15. Alirita 2011-01-21.
  4. 4,0 4,1 Baker, EC Stuart (1918) The game birds of India, Burmay and Ceylon. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 26(1):1-5 scan
  5. "redlist"
  6. Appendices I, II and III. cites.org. CITES. Alirita 2010-12-08.
  7. Cheer Pheasant Catreus wallichi. birdlife.org. Birdlife International. Alirita 8a Decembro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-02. Alirita 2011-01-21.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]