Valida Sultanino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Busto de la unua valida sultanino, Hafsa Sultan en Manisa, Turkio.

Valida Sultanino (osmanid-turke والده سلطان, laŭvorte "patrino sultano") estis la titolo tenita de la "laŭleĝa patrino" de reganta sultano de la Otomana Imperio. La titolo estis dekomence formale uzata en la 16-a jarcento dum la regado de Hafsa Sultan, patrino de la Sultano Sulejmano la 1-a, anstataŭ iama titolo mehd-i ulja ("lulilo de la grandulo").[1] aŭ "perlamoto de la sultanlando".[2] Normale, la vivanta patrino de reganta sultano tenis tiun titolon. La patrinoj kiuj mortis antaŭ la ascendo al la trono fare de siaj filoj neniam ricevis la titolon de Valida Sultanino. En specialaj okazoj, avinoj kaj duonpatrinoj de reganta sultano ja ricevis la titolon de Valida Sultanino.

Vorto[redakti | redakti fonton]

La vorto valide (والده) laŭvorte signifas "patrino" en la otomana turka lingvo, el la araba ŭālida. La turka prononco estas [va:lide].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Davis, Fanny. (1986) “The Valide”, The Ottoman Lady: A Social History from 1718 to 1918. ISBN 0-313-24811-7.
  2. Peirce, Leslie P., The Imperial Harem: Women and Sovereignty in the Ottoman Empire, Oxford University Press, 1993, (ISBN 0-19-508677-5) (paperback)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]