Valkeřice
Valkeřice | |||
germane Algersdorf | |||
municipo | |||
Baroka paroĥo el la jaro 1704
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Valkeřice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Děčín | ||
Administra municipo | Benešov nad Ploučnicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Bohemia mezmontaro | ||
Rivero | Ploučnice | ||
Situo | Valkeřice | ||
- alteco | 443 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 42′ 07″ N 14° 19′ 19″ O / 50.70194 °N, 14.32194 °O (mapo) | ||
Katastro | 14,13 km² (1 413 ha) Valkeřice | ||
Loĝantaro | 402 (2023) | ||
Denseco | 28,45 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1363 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 407 24 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0421 | ||
NUTS 5 | CZ0421 562874 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.valkerice.cz | |||
![]() |
Valkeřice (germane Algersdorf) estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Děčín apud orienta limo de Regiono Ústí nad Labem. Ĝi troviĝas kvar kilometroj sudsudoriente de Benešov nad Ploučnicí kaj dek du kilometroj de distrikta urbo Děčín. Kompareble malproksimaj estas ankaŭ urboj Ústí nad Labem (20 km), Litoměřice (23 km) kaj Česká Lípa (14 km), kiu jam situas en Regiono Liberec, kies limo kondukas tri kilometroj oriente de la municipo. Plimulto de domoj situas laŭlonge laŭ ŝoseo II/240. En la katastra teritorio de Valkeřice situas ankaŭ preskaŭ pereinta domaro Sluková, kiu estis post la jaro 1945 ellandigita. Vivas ĉi tie 402 loĝantoj (2023).
Historio[redakti | redakti fonton]
Valkeřice estis fondita en la 13-a jarcento dum kulmina mezepoka koloniigo gvidata de Senjoroj el Michalovice el burgo Ostrý (Scharfenstein) ĉe Benešov nad Ploučnicí. Ĝi estiĝis per kunigo de du vilaĝoj: paroĥa vilaĝo Pertoltice (Bertholdsdorf) kaj vilaĝo Erkeřice (Elgersdorf) kun burgejo. Kiel du memstaraj partoj estis Horní Valkeřice (Ober-Algersdorf), te. Pertoltice, kaj Dolní Valkeřice (Nieder-Algersdorf), te. Erkeřice, distingataj ankoraŭ en la 19-a jarcento.
Ambaŭ vilaĝoj estas unue dokumentitaj en la jaro 1363.
Ĝis fino de la dua mondmilito ĉi tie vivis plejparte germana loĝantaro, kiu estis post la jaro 1945 ellandigita.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Loĝantoj | 1 572 | 1 651 | 1 621 | 1 638 | 1 662 | 1 582 | 1 687 | 726 | 555 | 499 | 456 | 369 | 408 | 391 |
Domoj | 278 | 278 | 278 | 287 | 292 | 288 | 306 | 290 | 143 | 125 | 107 | 155 | 103 | 139 |
Indikoj el la jaro 1961 ensumigas domojn de loka parto Sluková. |
Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]
- Valkeřice
- Sluková
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
|