Vallès

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vallès 1936-2015.

Vallès estas historia teritorio de Katalunio, kiu en la regiona divido de 1936 restis subdividita en la komarkoj de Vallès Occidental kaj Vallès Oriental.

Tiel, Vallès estas natura kaj historia subregiono de la oriento de Katalunio, kiu pro sia amplekso kaj nombro de loĝantoj, sed ne tiom pro gravaj diferencoj, estis dividita en du komarkojn: Vallès Occidental kaj Vallès Oriental.

La kreo de la juĝaj disktriktoj en 1834 dividis unuafoje la regionon ĉirkaŭ du centroj: la juĝa distrikto de Terrassa, kun la municipoj, kiuj poste proksimume formis Vallès Occidental en 1936, kaj la juĝa distrikto de Granollers, kun la municipoj, kiuj poste proksimume formis Vallès Oriental en 1936.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]