Vallabha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vallabha
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1479 (1479-01-01)
en Champaran, Chhattisgarh
Morto 1-an de januaro 1531 (1531-01-01) (52-jaraĝa)
en Varanasio
Lingvoj sanskrito
Ŝtataneco Barato
Familio
Infano Gusainji
Okupo
Okupo filozofo
vdr

Vallabhaĉarja (1479–1531), konata ankaŭ kiel Vallabha, estis hindia Telugua filozofo kiu fondis la Kriŝno-centritan Puŝti sekton de Viŝnuismo en la regiono Braj de Barato,[1] kaj la filozofio de Shuddha advaita (Pura Neduismo).[2][3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vallabha naskiĝis en hindia telugua familio kiu estis loĝinta en Varanasi, sed fuĝis al Ĉamparan, Ĉatisgaro, kiam ili estis atendante la naskon de Vallabha, dum la konfliktoj inter Hinduoj kaj Islamanoj fine de la 15a jarcento.[4] Vallabha studis la Vedojn kaj la Upaniŝadojn estante infano, poste veturante tra la tuta Hindia subkontinento dum ĉirkaŭ 20 jaroj.[4] Li iĝis unu el la gravaj estroj de la devota Bhakti movado. La hagiografioj verkitaj de liaj sekvantoj, ĝuste kiel tiuj de aliaj Bhakti estroj, postulas, ke li venkis en multaj filozofiaj debatoj kontraŭ la sekvantoj de Ramanuja, Madhvaĉarja kaj aliaj, ke li havis viziojn kaj faris miraklojn.[4]

Li estas la "aĉarja" kaj la guruo ene de la Puŝtia sub-tradicio, kiun li fondis laŭ sia propra interpretado de la Vedanta filozofio. Vallabha malakceptis asketismon kaj la monaĥan vivon, sugestis, ke pere de amdevoteco al la Dio Kriŝno, ajna hejmmastrino povus atingi savon – ideo kiu iĝis influa en okcidenta Uttar Pradeŝ, Raĝastano, Guĝarato kaj Madhja Pradeŝ.[5] Li estis asocia kun Viŝnusŭami,[6] kaj estis la elstara "aĉarja" de Rudra Sampradaĝa el la kvar tradiciaj Vaiŝnavaj Sampradaĝaj.[7]

Li estis aŭtoro de multaj tekstoj kiel la Anubhaŝja (komentario pri Brahm Sutra), Ŝodaŝ Granth aŭ dek ses 'stotra' (trakoj) kaj kelkaj komentarioj pri la Bagavata Purano. La verkoj de Vallabha kaj "kirtan" komponoj fokusas al bebo Kriŝno kaj al liaj infanaj ŝercoj kun Ĝaŝoda (senkondiĉa patrineca amo), same kiel protektanto de la juna Kriŝno fare de la dio (dia gracio) kaj de lia venko super demonoj, ĉiuj kun alegorio kaj simbolismo.[5] Lia heredo estas plej bone konservata en la regiono Braj, kaj partikulare en Nathdwara en la regiono Meŭar de Barato – grava Kriŝna pilgrimejo.[5] Li nomis sin enkarnigo de Agni.[8][9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shah, J.G.. (1969) Shri Vallabhacharya: His Philosophy and Religion. Pushtimargiya Pustakalaya.
  2. Shuddha-advaita Brahmvaad - Philosophy of Shree Vallabhacharyaji. Kankroli based Shri Vakpati Foundation. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-06-06. Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2020-08-01.
  3. Sharma, Govardhana. (Januaro 1993) Vedanta Cintamanih of Bharatamartanda Pandita. Param Publications. ISBN 81-86045-00-7.
  4. 4,0 4,1 4,2 (2006) Encyclopedia of Hinduism. Infobase, p. 475–476. ISBN 978-0-8160-7564-5.
  5. 5,0 5,1 5,2 (2006) India Before Europe. Cambridge University Press, p. 111–112. ISBN 978-0-521-80904-7.
  6. (2005) “Krishna as Loving Husband of God”, Alternative Krishnas: Regional and Vernacular Variations on a Hindu Deity. Alirita 2008-04-12.. 
  7. Sharma, V.P.. (1998) The Sadhus and Indian Civilisation. Anmol Publications PVT. LTD..
  8. Farquhar, John Nicol. (1984) An outline of the Religious Literature of India. Motilal Banarsidass Publishers Pvt. Ltd.. ISBN 978-8-1208-2086-9.
  9. Nathdwara temple. Nathdwara temple. Alirita 19a de majo 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]