Departemento Valle
(Alidirektita el Valle (departemento))

Moleo en San Lorenzo, Valle
Valle estas unu el la 18 departementoj de la Centramerika nacio Honduro. La departementa ĉefurbo estas Nacaome. La departemento apudas la Golfon de Fonseca kaj tie enhavas tropikajn marbordajn marĉojn; plu enlande estas tre varme kaj seke.
La departemento kovras entute areon de 1565 km², kaj en 2005 havis taksitan popolnombron de 160.346. Ĝi formiĝis en 1893 el parto de Choluteca.