Valle de Losa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valle de Losa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09510
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 501  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 59′ N, 3° 13′ U (mapo)42.986666666667-3.2191666666667Koordinatoj: 42° 59′ N, 3° 13′ U (mapo) [+]
Alto 653 m [+]
Areo 227,66 km² (22 766 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valle de Losa (Provinco Burgoso)
Valle de Losa (Provinco Burgoso)
DEC
Valle de Losa
Valle de Losa
Situo de Valle de Losa
Valle de Losa (Hispanio)
Valle de Losa (Hispanio)
DEC
Valle de Losa
Valle de Losa
Situo de Valle de Losa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Losa [+]
vdr

Valle de Losa [Balje deLOsa] estas municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Valle de Losa povas esti komprenebla etimologie kiel Valo de Losa.

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Pantaleón de Losa.
Ermitejo de San Pantaleón de Losa.
Ruinoj de la preĝejo de Quincoces de Suso.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas du loĝlokojn nome Berberana kaj Valpuesta, okupas totalan areon de 227,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 488 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis ĉirkaŭ 250 loĝantojn el la jaro 1991. Ĝi distas 120 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

La municipo Valle de Losa limas norde kun Mena kaj la Provinco Alavo; sude ankaŭ kun Alavo kaj Tobalina; oriente kun Junta de Villalba de Losa; kaj okcidente kun Junta de Traslaloma kaj Medina de Pomar.

Ĝi estas formata de 22 submunicipoj, nome la jenaj: Aostri de Losa, Barriga, Calzada, Castresana, Castriciones, Fresno de Losa, Lastras de la Torre, Lastras de Teza, Llorengoz, Mambliga, Quincoces de Yuso (plej loĝata kun 237 loĝantoj), Relloso, Río de Losa, San Llorente, San Martín de Losa, San Pantaleón de Losa, Teza de Losa, Villabasil, Villacián, Villalambrús, Villaluenga kaj Villaño. Quincoces de Yuso estas la plej grava urba kerno, kiu absorbas la plej parton de la loĝantaro, nome 38,73%, kaj krom la submunicipojn estas aliaj pli malgrandaj loĝlokoj, nome la jenaj: Baró, Hozalla, Quincoces de Suso (nun senhoma), Quintanilla la Ojada, San Miguel de Relloso, Santa Cristina de Relloso, Vescolides kaj Villota.

Ene de la teritorio de la municipo estas enklavo de alia regiono: temas pri La Cerca de Villaño, kiu historie estis teritorio de la urbo Orduña (Provinco Biskajo), de la Senjorlando Biskajo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, terpomoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj kaj alveno de eŭskoj ĉu por dua loĝejo ĉu por unua.

Inter vidindaĵoj menciindas la turoj de Lastras de la Torre, de Río de Losa kaj de San Llorente; en San Martín de Losa estas la Romia Vilao "Los Casarejos", arkeologia kuŝejo; kaj la Ermitejo de San Pantaleón de Losa.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]