Valle de Manzanedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valle de Manzanedo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09558
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 124  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 54′ N, 3° 41′ U (mapo)42.898888888889-3.6905555555556Koordinatoj: 42° 54′ N, 3° 41′ U (mapo) [+]
Alto 624 m [+]
Areo 70,44 km² (7 044 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valle de Manzanedo (Provinco Burgoso)
Valle de Manzanedo (Provinco Burgoso)
DEC
Valle de Manzanedo
Valle de Manzanedo
Situo de Valle de Manzanedo
Valle de Manzanedo (Hispanio)
Valle de Manzanedo (Hispanio)
DEC
Valle de Manzanedo
Valle de Manzanedo
Situo de Valle de Manzanedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Manzanedo [+]
vdr

Valle de Manzanedo [BAlje demanzaNEdo] estas municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Valle de Manzanedo povas esti komprenebla etimologie kiel Valo de Pomarbaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pra-ermitejo de Argés.
Abandonita Monaĥejo de Santa María de Rioseco.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 70,44 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 132 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 250 loĝantojn el la 1940-aj jaroj. En la la 1940-aj jaroj oni atingis pinton de 1 388 loĝantoj.

Ĝi distas 77 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

La municipo enhavas 15 loĝlokojn el kiuj tri (ELM, entidades locales menores) estas submunicipoj. La loĝlokoj estas jenaj: Argés, Arreba (ELM), Cidad de Ebro, Consortes, Crespos, Cueva de Manzanedo, Manzanedillo, Manzanedo (ELM), Peñalba de Manzanedo, Población de Arreba (ELM), Rioseco, San Martín del Rojo, San Miguel de Cornezuelo, Vallejo de Manzanedo kaj Villasopliz. La tri submunicipoj estas jenaj: Arreba, Manzanedo kaj Población de Arreba.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ludis gravan historian rolon la nun abandonita Monaĥejo de Santa María de Rioseco kiel centra akso en la disvolvigo de granda parto de Valle de Manzanedo. Tiu cistera monaĥejo dominis grandparte la nordon de Burgoso. La Monaĥejo estis tre prospera, sed estis vendita per la desamortización de Mendizábal, kaj ekde tiam ties influo ekdekadencis. La tuta komplekso de la monaĥejo estis abandonita en la 1960-aj jaroj, kio rezultis en la nuntempa ruino. Ĉiuokaze antaŭ la establado de la monaĥejo, la pra-ermitoj jam loĝis en la Valo, kiel atestas ekzemple la pra-ermitejo de Argés.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la diversaj preĝejoj kaj ermitejoj.

Estas 23 ventogeneratoroj de la entrepreno CESA.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]