Valle de Santibáñez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valle de Santibáñez
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09150 • 09131 • 09159
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 487  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 3° 47′ U (mapo)42.480247222222-3.7830194444444Koordinatoj: 42° 29′ N, 3° 47′ U (mapo) [+]
Alto 875 m [+]
Areo 106 km² (10 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valle de Santibáñez (Provinco Burgoso)
Valle de Santibáñez (Provinco Burgoso)
DEC
Valle de Santibáñez
Valle de Santibáñez
Situo de Valle de Santibáñez
Valle de Santibáñez (Hispanio)
Valle de Santibáñez (Hispanio)
DEC
Valle de Santibáñez
Valle de Santibáñez
Situo de Valle de Santibáñez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Santibáñez [+]
vdr

Valle de Santibáñez [BAlje desantiBAnjez] estas loĝloko kaj municipo en la okcidenta centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Valle de Santibáñez estas etimologie komprenebla kiel Valo de Sankta Johano.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
Las Celadas.
Romanika preĝejo de Miñón de Santibáñez.
Kastela turo de Zumel.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 105,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 482 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 el 1981, sed poste iom rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 20 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la rivero Úrbel. La municipo estas formata de loĝlokoj Santibáñez-Zarzaguda, Avellanosa del Páramo, Las Celadas, Mansilla de Burgos, Miñón de Santibáñez, La Nuez de Abajo, Las Rebolledas, Ros, Los Tremellos kaj Zumel.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La municipo estis kreita en la 1970-aj jaroj pere de la kunigo de dek loĝlokoj, kiuj ĝis tiam estis sendependaj. La ĉefurba municipo estas ĉe Santibáñez-Zarzaguda.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj, la kastelo de Zumel (privata), la romanika ermitejo de la Virgen de la Cuadra, en terenoj de la loĝloko Mansilla, sed proksima ankaŭ al Zumel kaj La Nuez de Abajo.

Estas ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]