Valle de la Serena
Valle de la Serena | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06458 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 127 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 42′ N, 5° 48′ U (mapo)38.700555555556-5.7997222222222Koordinatoj: 38° 42′ N, 5° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 423 m [+] | ||
Areo | 121,4 km² (12 140 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Valle de la Serena estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Estas du aliaj vilaĝoj kun sama nomokomenco en la provinco.
La loĝantoj nomiĝas vallejos. La censita populacio en 2008 estis de 1.431 loĝantoj.
Situo[redakti | redakti fonton]
Valle de la Serena estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto La Serena sude de Don Benito, je altitudo de 423 m; je 130 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 70 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 121,4 km².
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado. Estis minejoj de volframo kaj de stano, aktuale nefunkciantaj. Estas unu el la vilaĝoj kie oni produktas la fromaĝon kun denominación de origen de la Serena. Estas ankaŭ rilate la agrikulturan tradicon la Muzeo Casa Labriega de La Serena, konstruaĵo de la 16a jarcento.
Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]
Tie naskiĝis fama verkisto kaj politikisto de la 19a jarcento nome Juan Donoso Cortés en 1809.