Valleruela de Sepúlveda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valleruela de Sepúlveda
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40176
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 54  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 3° 46′ U (mapo)41.187777777778-3.7727777777778Koordinatoj: 41° 11′ N, 3° 46′ U (mapo) [+]
Alto 1 092 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Valleruela de Sepúlveda (Provinco Segovio)
Valleruela de Sepúlveda (Provinco Segovio)
DEC
Valleruela de Sepúlveda
Valleruela de Sepúlveda
Situo de Valleruela de Sepúlveda
Valleruela de Sepúlveda (Hispanio)
Valleruela de Sepúlveda (Hispanio)
DEC
Valleruela de Sepúlveda
Valleruela de Sepúlveda
Situo de Valleruela de Sepúlveda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valleruela de Sepúlveda [+]
vdr

Valleruela de Sepúlveda [baljeRŬEla desePULbeda] estas municipo en la oriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Valleruela de Sepúlveda estas komprenebla etimologie kiel Valeto de Sepúlveda, alude al iama ĉefa urbo. Ĝi enhavas ankaŭ la submunicipon La Fuente kaj la jam senhomejojn Despoblado, Miranda kaj Vallejuelo.

Valleruela de Sepúlveda en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 15,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 53 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 33 el jaro 1991.

Ĝi distas 43 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj San Pedro de Gaillos, Condado de Castilnovo, La Matilla, Castroserna de Abajo kaj Orejana.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]