Valo Punija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valo Punilla)
Monto Uritorco vidita ekde El Zapato, Capilla del Monte, somere.

La Valo Punija aŭ en hispana Valle de Punilla [PuNIja] situantas en la okcidenta centro de la provinco Kordobo Argentino. Ĝi estis antikva deviga trapasejo survoje al la provincoj de Kujo. En la aktualo ĝi estas unu el ĉefaj turismaj centroj de Argentino.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la Valo Punilla devenas el iama abundo de arbusto montara nomita populare punilla (arbusto)|punilla]]. Tamen en kelkaj lokoj sukcesas versio reviziista "aŭtenta" multe malpli fidinda: nome ke la nomo de la Valo Punilla devenas el iama okazo kiam la ekspedicio de la ekstremadura Lorenzo Suárez de Figueroa sentis ioman punaiĝon, iome absurda, ĉar ĉe la altaĵoj de la regiono neniam okazigas "punaiĝon" ĉe sana homaro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato ĉe la Valo Punija estas modera, kaj diferencas klare la sezonoj de la jaro. La precipitaĵod estas uniformaj laŭlonge de la tuta valo, iom malpli el sudo al nordo kaj el oriento al okcidento. La somero estas varma kaj malseka, kun gravaj stormoj, pluvoj kaj foje hajlo. La aŭtuno prezentas varman al moderan klimaton, kaj la pluvoj malpliiĝas laŭgrade. La vintro estas modera kaj seka.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj urboj estas la jenaj: Carlos Paz, Cosquín, La Falda kaj Capilla del Monte.

Malpli gravaj urboj sed grvaj turismaj centroj estas la jenaj por ekzemplo: La Cumbre, Villa Giardino, Los Cocos, Huerta Grande, Casa Grande, Valle Hermoso, Tanti, Santa María kaj Bialet Masse inter aliaj; kiuj troviĝas laŭlonge de la Valo Punija.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 31° 02′ S 64° 30′ U / 31.033 °S, 64.500 °U / -31.033; -64.500 (mapo)