Valo Valtournenche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valo Valtournenche
Geografia regiono (valo)
valo [+]

LandoItalio
Koordinatoj45° 51′ 0″ N, 7° 36′ 0″ O (mapo)45.857.6Koordinatoj: 45° 51′ 0″ N, 7° 36′ 0″ O (mapo) [+]
- koordinatoj45° 51′ 0″ N, 7° 36′ 0″ O (mapo)45.857.6Koordinatoj: 45° 51′ 0″ N, 7° 36′ 0″ O (mapo)


Valo Valtournenche (Aosta Valo)
Valo Valtournenche (Aosta Valo)
DEC
Valo Valtournenche
Valo Valtournenche
Lokigo de Aosta Valo en Italio

Map
Valo Valtournenche
Vikimedia Komunejo:  Valtournenche (valley) [+]
vdr
La situo de la valo Valtournenche en Aosta Valo.
Panoramo de la valo Valtournenche.
Elaera panoramo de Valtournenche. Ĉe la fono, videblas la monto Materhorno.

Valo Valtournenche estas valo en la sudaj Alpoj. Ĝi estas flanka valo de la Aosta Valo, regiono en la nord-okcidenta parto de Italio. Ĝia nomo devenas el tiu de la ĉefa komunumo, Valtournenche.

La aliaj ĉefaj komunumoj estas Antey-Saint-André kaj Torgnon. La valon trairas la rivereto Marmore, elmaldekstra enfluanto de la italia rivero Dora Baltea.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La valo Valtournenche orientiĝas laŭ la direkto nordo-sudo. Suden, la valo ligiĝas al la Aosta valo ĉe la urbo Châtillon. Norde, ĝin limigas la Alpoj, trans kiuj situas la svisia valo Mattertal de Zermatt. La monto de Teodulo kunigas la du valojn.

Oriente, la valo Valtournenche limas la valon de Ayas; sudokcidente, ĝi limas la valon de Saint-Barthélemy; sudoriente, ĝi limas la valon Valpelline.

Ĉefaj montoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa monto estas sendube Materhorno, kiu videblas el la tuta valo, danke al siaj 4478 metroj super marnivelo. Inter la aliaj valoj, menciindas la jenaj:

  • Dent d'Hérens - 4171 m - laŭ la limo inter Italio kaj Svisio, kaj inter Valtournenche kaj Valpelline
  • Gobba di Rollin - 3902 m - laŭ la limo inter Italio kaj Svisio, kaj inter Valtournenche kaj la valo de Ayas
  • Becca di Luseney - 3504 m - laŭ la limo inter Valtournenche, unuflanke, kaj Valpelline kaj la valo de Saint-Barthélemy, aliflanke
  • Testa Grigia - 3480 m - laŭ la limo inter Italio kaj Svisio
  • Grand Tournalin - 3379 m -laŭ la limo inter Valtournenche kaj la valo de Ayas
  • Dôme de Cian - 3351 m - laŭ la limo inter Valtournenche kaj Valpelline
  • Monto Roisetta - 3334 m - llaŭ la limo inter Valtournenche kaj la valo de Ayas
  • Punta Cian - 3320 m - laŭ la limo inter Valtournenche kaj Valpelline.

Ĉefaj lagoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj pasejoj[redakti | redakti fonton]

Ne facilas atingi la flankajn valojn de Valtournenche. La ĉefaj pasejoj estas:

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]