Valo de Jerte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Valo de Jerte en Ekstremaduro

La Valo de Jerte, en la hispana "Valle del Jerte" [BAje del Ĥerte] estas situa en la nordorienta pinto de la Provinco de Cáceres en Ekstremaduro, Hispanio kaj limas norde kun la provincoj de Ávila kaj Salamanca, oriente kun la komarko de Ambroz, sude kun la urbo de Plasencia kaj oriente kun la komarko de la Vera. La nomo aludas al la Rivero Jerte kiu trapasas la tutan komarkon aŭ distrikton.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Ŝajne oni ŝuldas al araboj la toponimon de la rivero kaj pro tio ankaŭ tiun de la komarko. La hidronimo Xerit ebligas duoblan interpretadon etimologian, ĉu kiel "rivero mallarĝa", ĉu kiel "rivero travidebla". El tiu pranomo Xérit , oni prenis la kulturan devennomon: Valxeritenses , kiu uzeblas kune kun la plej komunaj de jerteños, vallensesvallejerteños.

Listo de Municipoj de la komarko "Valo de Jerte"[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo de Valo de Jerte
Vidaĵo de Tornavacas

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kabaneto de paŝtistoj. El Torno

Geologio kaj reliefo[redakti | redakti fonton]

La Valo Jerte troviĝas inter du montoĉenoj: nome la Sierra de Tormantos sudoriente kaj la montoj de Traslasierra nordokcidente, kie troviĝas la plej alta punkto de la regiono, nome Calvitero, kies alto estas 2410 m. Tiuj du montoĉenoj, apartenantaj al Sistema Central konstituas ĝiajn naturajn limojn.

La formo de la valo estas markata de la tektona fosaĵo de la lasta ero de la faŭlto Alentejo-Plasencia, kiu sekvas la direkton NOr-SOk. Ĝi estas ĉirkaŭ 70 km longa, ekde la montopasejo de Tornavacas ĝis la enfluo de la rivero Jerte en la Valo de Alagón.

La hegemonia roko estas granito, formita de granda batolito koresponda al metamorfismo de antaŭ 350-200 milionoj da jaroj, en la orogenio hercinia. Antaŭ ĉirkaŭ 40 milionoj da jaroj kaj laŭlonge de la alpa orogenio okazis alia tipo de ŝanĝoj en la diversaj platoj. La bordo S de la Sistema Central NOr, estas faŭlto kiu unuigas kristalajn rokojn de la montarsistemo kun la sedimentoj terciajn de la depresio de la rivero Taĵo. La montopasejoj devenaj de la movo de la diversaj blokoj estas inter aliaj la jenaj: Tornavacas, Honduras, Rabanillo, San Gamello, ktp. La terrompoj limigas la blokojn kiuj, malsuprenirintaj, originaris depresiojn kiel la najbaraj valoj de Tiétar, Tormes, ktp.

La movo al N elevis blokojn kaj produktis en la Valo de Jerte devojigon de montoj, kiuj faras direkton N-SOk. Diference de la Sierra de Gredos kaj kaŭzante la aktualan aspekton.

Poste la formoj de la reliefo ricevis la influon de la glaĉerismo, en la montopintoj kaj de la falantaj akvoj kaj procezoj de frostado kaj malfrostado ĉe la plej malaltaj partoj. La glaĉeroj en la S de Gredos malgravis. La torentoj kontribuis al la modlado de la deklivoj, formante profundajn garĝovaletojn, kiuj donas al la valo ĝian specifan formon.

Hidrografia reto[redakti | redakti fonton]

Gorĝo de La Puria. El Torno

La hidrografia reto, alfluanta ĉefe de la rivero Jerte, estas malkompleksa, faciligite de la simpleco de la reliefo, en tipa valo en formo de V, kunformante riveran reton de rapida forigo. Parto de la komarko apartenas al la baseno de la rivero Tiétar, precize la municipa teritorio de Barrado kaj duono de tiu de Piornal.

La rivero Jerte fluas laŭlonge de ĉirkaŭ 70 km kaj enfluas en la rivero Alagón, kiu siavice alfluas al Taĵo. Ties nasko okazas ĉe Tornavacas, je ĉirkaŭ 900 m de alteco (ĉe la montopinto Torreón) kaj ĉe sia trapaso de Plasencia jam estas je 345 m, kio montras la deklivegan malsupreniron de tiu rivero en apenaŭ ĉ. 50 km.

Ekde la nasko la rivero ricevas la akvokvantojn de gravaj gorĝoj kiaj tiuj de San Martín, Becedas, Papúos, Los Infiernos, Buitres, Honduras, Puria, Bonal, ktp. Dum fortaj pluvadoj oftas rapidaj riverkreskoj.

Flaŭro kaj vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

Ĉerizfloroj
Ĉerizoj

En la valo konstateblas 4 bioklimataj tavoloj aŭ altitudaj zonoj de vegetaĵaro.

Mezmediteranea (400-800m). La formaĵo plej karaktera de tiu zono estas anzinaro aŭ malferma arbaro de anzinoj (Quercus ilex). Temas pri malferma arbaro kultivebla kie abundas ruĝa lavendo, dafnoj, genistoj, kratagoj kaj cistoj kiel hegemonia arbustaro, krom paŝtejo sur sablaj grundoj.

Supramediteranea (800-1600m). La hegemonia specio estas kverko Quercus pyrenaica formanta grandajn arbarojn, kiuj plenumas bazan funkcion por la reteno kaj plibonigo de la grunda tavolo (edafa). En tiu tavolo estas ankaŭ la ordinaraj kastaneoj (Castanea sativa) formantaj arbarojn aŭ kiel solaj arboj, kiuj kutime estas grandegaj kaj antikvaj. Al tiuj aldoniĝas taksusoj, alnoj, salikoj, arbutoj, poploj kaj betuloj disaj ĉe la bordoj de gorĝoj.

Oromediteranea (1600-2200m). La hegemonia specio estas la montofitiso, kun paŝtejoj de poacoj en makisklaraĵoj utilaj al la translokiĝanta brutaro.

Krioromediteranea (2200-2400m). Abundas juniperoj kaj alpaj paŝtejoj. En la rokejoj kreskas malabunda rokeja faŭno kaj silicecaj likenoj, muskoj kaj kelkaj filikoj de montaro.

Riverborda vegetaĵaro. Sur la aluviaj grundoj de la profundo de la gorĝoj kaj de la rivero formiĝas la kutimas riverbordaj arbaroj, asociaj al tiuj akvofluoj aŭ al tereno kie la subtera tavolo proksimas al la superfacaj tavoloj de la grundo. Estas formataj ĉefe de alnoj, miksitaj kun salikoj, fraksenoj, frangoloj, celtidoj, rubusoj, sovaĝaj rozoj kaj filikoj.

Pri agrikultura vegetaĵaro karakteras kaj reprezentas la valon la granda vario de arboj elstare la jenaj: olivarboj, ĉerizarboj, kaŝtanarboj kaj vitoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Kabaneto de kapropaŝtistoj. El Torno

La Valo de Jerte estas formata el 11 municipoj, kunigitaj en la Mancomunidad de Municipios del Valle del Jerte kiu enhavas malegale la valan populacion, kiu estas ĉirkaŭ 13.000 loĝantoj: Barrado, El Torno, Rebollar, Casas del Castañar, Cabrero, Piornal, Valdastillas, Navaconcejo, Cabezuela del Valle, Jerte kaj Tornavacas.

Malaperis aliaj vilaĝetoj kiuj laŭlonge de la historio formis parton de la aro de municipoj: nome Asperilla, Oxalvo, Peñahorcada, Vadillo kaj Tabares.

Sudokcidente troviĝas la urbo de Plasencia, kiu ne formas parton fizike de la propra Valo, estis tradicie konsiderata la ĉefurbo kaj eĉ nun havas specifan gravon por servoj kaj komunikilejo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉerizarboj kun floro en la terasdeklivoj. Jerte, marto de 2008

La ĉefa produktagado de jertanoj estas agrikulturo kie gravas hegemonie la kultivo de la ĉerizarbo kaj komercigo de la ĉerizo de Jerte kun tiu nomigo en la merkatoj de Hispanio kaj de Eŭropo, tiele ke ĝi reprezentas la ĉefa enspezofonto de la Valo. La produktado de ĉerizoj estas tre granda kaj bonkvalita, kio krome kaŭzis ankaŭ la kreadon de grava industrio de likvoroj kaj de konfituroj.

Pri la industrio ne tiom gravas kaj estas rilata al la agrikulturo, ĉar plejparte temas pri industrio transformanta de agrikulturaj produktoj. Gravas por la vala ekonomio la Agrupación de Cooperativas del Valle del Jerte, kooperativa entrepreno kiu kunigas duarangajn lokajn kooperativojn de la dekunu valaj vilaĝoj, kaj eĉ kelkajn de la najbara komarko de La Vera. Danke al tiu ekfunkciis la devena nomigo Cereza del Jerte (Jertea ĉerizo).

Estas industrio ankaŭ en aliaj fabrikoj kiel tiu de alabastro en la vilaĝo de Jerte.

En la lastaj jaroj hegemonias alia tipo de ekonomia agado kiu diversigas la ekonomion de la valo, ĉefe rilate al la turismo, kiu profitas belegan pejzaĝon, naturajn rezervejojn, kiel tiu de la "Garganta del Infierno" (Infera gorĝo), popularaj festoj, kiel tiu de la Ĉerizfloro, tipa gastronomio ktp. En ĉiu vilaĝo estas ruraj gastejoj.


 
Komarkoj de Ekstremaduro
Flag of Extremadura (with coat of arms).svg
Komarkoj de Cáceres
Valo de Alagón | Tierra de Alcántara | Valo de Ambroz | Campo Arañuelo | Llanos de Cáceres | Sierra de Gata | Tierras de Granadilla | Hurdes | Ibores | Valo de Jerte | Tierra de Trujillo | Distrikto de Valencia de Alcántara | La Vera | Villuercas

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión