Valo de azaleoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Valo de Azaleoj (hungare Azaleás völgy) estas arboĝardeno Zalaegerszeg, Hungario.

Rododendro

Tiu ĉi arboĝardeno estis farita en valo en la 1960-1970-aj jaroj, kaj havas 2 hektarojn. Pli frue en tiu loko robinio-arbaro etendiĝis. Paŝon post paŝo oni plantis diversajn kreskaĵojn. En ĝi troviĝas grandparte azaleoj kaj rododendroj. La floroj floras de meze de aprilo ĝis fino de majo. La flavkoloraj floroj (tiel nomataj kaŭkazaj) havas intensan odoron, kiu senteblas en la tuta valo. En la valo troviĝas krome 16-17 diversaj pinospecoj.

La Valo de Azaleoj estas libere vizitebla.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]