Valo de la Temploj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valo de la Temploj
arkeologia loko • archaeological park [+]

Koordinatoj37° 17′ 23″ N, 13° 35′ 24″ O (mapo)37.2897222213.59Koordinatoj: 37° 17′ 23″ N, 13° 35′ 24″ O (mapo)
Areo0 km² (0 ha) [+]
Poŝtkodo92100 [+]

Valo de la Temploj (Sicilio)
Valo de la Temploj (Sicilio)
DEC
Lokigo de Sicilio en Italio

Map
Valo de la Temploj

Vikimedia Komunejo:  Archaeological Area of Agrigento [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Valo de la Temploj (itale Valle dei Templi) estas arkeologia loko situanta proksime de Agriĝento, en la sudo de Sicilio

dorika helenisma templo de nekonata dieco en la valo de la temploj

La kolonio Akragas (Ἀκράγας en la greka) ekkonstruiĝis ekde la jaro 580 a. K. en la teritorio de la tiama Granda Grekio; ĉiuj temploj de la valoj estis konstruitaj post tiu dato. La «arkeologia zono de Agrigento» estas konsiderata Monda heredaĵo de Unesko ekde 1998​ kaj estas unu el la ĉefaj turismaj cellokoj de la insulo. Ĝi konsistas el la arkeologia parko Valo de la Temploj kaj aliaj spuroj situantaj ĉe la akropolo kaj en diversaj lokoj de la urbo.

Templo de Hera

La termino "Valo de la Temploj" estas ne tute ĝusta, ĉar pli ol unu valo, la konstruaĵoj troviĝas sur pluraj montoj kiuj ĉirkaŭis la urbon sude.

Ĝi konsistas el ampleksa religia zono en la sudo de la antikva urbo kie konstruiĝis, dum la 6a kaj 5a jarcentoj, sep monumentaj seskolonaj doro-stilaj grekaj temploj. Nuntempe elfositaj kaj parte restaŭritaj, ili konstituas parton el la plej antikvaj grekaj konstruaĵoj kaj plej bone konservitaj ekster la nuna Grekio mem. Iliaj nomoj kaj respektivaj identigaĵoj, krom la templo Olimpia Zeŭso, oni kredas ke ĉiuj aliaj ricevas supozatajn nomojn, kvankam ili daŭre havas tiujn nomojn

La plej bone konservitaj temploj estas du konstruaĵoj tre similaj, unu tradicie atribuita al la diino Hera "Lacinia" (kvankam la arkeologiistoj kredas ke tiu atribuo estas neĝusta), la alia honorinta nekonatan diaĵon kaj nomata "de la Konkordo" dum pluraj jarcentoj, verŝajne pro antikva ŝtona skribaĵo pri la konkordo inter la urbanoj. Ambaŭ temploj estas konstruitaj laŭ la seskolona stilo.