Valpipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Valpipio
Valpipio
Valpipio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. vaalensis'
Anthus vaalensis
(Shelley, 1900)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Valpipio (Anthus vaalensis) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en Angolo, Bocvano, Demokratia Respubliko Kongo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Sudafriko, Tanzanio, Zambio, kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas bruneca supre, malhelbruna en flugiloj (kun centra malhela strio) kaj longa vosto, kie la pala bordo estas tre fajna. La subaj partoj estas sablokoloraj kun malhelbruna strieco en brusto. En vizaĝo sub malhelbruna krono estas pala superokula strio kaj malhelbrunaj traokula strio kaj mustaĉa subvanga strio. La kruroj estas longaj kaj rozkolorecaj. La beko estas malhela kiel ĉe aliaj pipioj, sed kun bazo de suba makzelo rozkoloreca anstataŭ flaveca, kiel ĉe aliaj pipioj, kio utilas kiel certiga distingilo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili ĝenerale preferas malferman herbejajn ebenaĵojn kun makuloj de nuda grundo, tropaŝtatan teron, ĵusbruligitajn kampojn kaj bordojn de basenoj. Foje nomada en seka sezono, moviĝanta serĉe de areoj kie ĵus pluvis. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn senvertebrulojn ĉefe surgrunde, nome skaraboj, arakidoj, lokustoj, vespoj, abeloj, formikoj, termitoj, tineoj, papilioj, cimoj, libeloj, muŝojkaj blatoj kaj araneojn kaj eĉ semojn.

La nesto estas tasforma el herboj, kovritaj el pli fajna herbo kaj radiketoj situa en truo ĉe bazo de herbotufo aŭ rokokornico. La reprodukta sezono estas el julio al februaro, kaj ĉefe el septembro al decembro, printempe en la Suda Hemisfero. La ino demetas 2-3 ovojn, kiuj estos kovataj dum 14 tagoj. La idoj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj, kaj elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 12 tagoj.

Taksonomio kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis iam konfuzata kun la Senmarka pipio, A. leucophrys; nordorientaj rasoj saphiroi kaj goodsoni ankoraŭ estas inkludataj en tiu specio fare de kelkaj fakuloj. Raso chobiensis eble pli bone merĝe kun neumanni, kaj marungensis eble nedistingebla el ambaŭ. Proponita raso daviesi (Orienta Kablando, Sudafriko) inklude en nomiga, kaj muhingae (sudorienta DRKongo) en neumanni; birdoj de sudorienta Bocvano kaj nordorienta Sudafriko foje estas separataj kiel raso clanceyi. La geografiaj limoj de rasoj estas malfacile markeblaj; la limoj inter la listitaj teritorioj estas provizoraj.

Oni agnoskas la jenajn subspeciojn:

  • saphiroi Neumann, 1906 - sudorienta Etiopio kaj nordokcidenta Somalio.
  • goodsoni Meinertzhagen, 1920 – centra kaj sudokcidenta Kenjo kaj pli malproksima norda Tanzanio.
  • neumanni Meinertzhagen, 1920 – Angola ebenaĵo kaj sudcentra kaj suda DRKongo; moviĝas suden al Namibio kaj Bocvano dum pluvsezono.
  • chobiensis (Roberts, 1932) - sudorienta DRKongo kaj okcidenta Tanzanio suden al sudorienta Angolo, malproksima nordorienta Namibio, norda Bocvano, Zimbabvo kaj apuda Mozambiko.
  • marungensis Chapin, 1937 - norda Zambio orienten al suda Tanzanio.
  • namibicus Clancey, 1990 – nordorienta kaj centra Namibio.
  • exasperatus Winterbottom, 1963 - nordorienta Bocvano; migras al okcidenta Zimbabvo.
  • vaalensis Shelley, 1900 - suda Bocvano orienten al suda Mozambiko, nordorienta Sudafriko kaj okcidenta Lesoto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]