Valseca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valseca
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40390
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 228  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 4° 10′ U (mapo)40.999722222222-4.1744444444444Koordinatoj: 41° 0′ N, 4° 10′ U (mapo) [+]
Alto 941 m [+]
Areo 23,2 km² (2 320 ha) [+]
Valseca (Provinco Segovio)
Valseca (Provinco Segovio)
DEC
Valseca
Valseca
Situo de Valseca
Valseca (Hispanio)
Valseca (Hispanio)
DEC
Valseca
Valseca
Situo de Valseca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valseca [+]
vdr

Valseca [balSEka] estas municipo en la centrosudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo Valseca estas etimologie komprenebla kiel Seka Valo.

Valseca en la provinco Segovio.
Ruinoj de San Medel.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 23,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 230 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 550 el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas nur 11 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Los Huertos, Roda de Eresma, Encinillas, Cabañas de Polendos, Bernuy de Porreros, Hontanares de Eresma, Valverde del Majano kaj Zamarramala (municipo Segovio).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Tiam Valseca estis identigita per la sama nomo, sed literumita Val Seca, kvankam en la 16-a jarcento adoptis la nomon de Valseca de Boones aŭ Bohones, ĉar ĝi apartenis al nun senhoma Bohones aŭ Buhones, kun Maletas, San Martín de Hazuela kaj San Medel, kies romanika preĝejpordego estis translokigita al prizono de Segovio; en kelkaj dokumentoj aperas la literumado ‘Val seca’ aŭ ‘Balseca’. Ekde la plej fruaj registroj, Valseca apartenis al komunumaroj Sexmo de Cabezas kaj Comunidad de Villa y Tierra de Segovia.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis. Vizitindas la preĝejo kaj ermitejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]