Valserine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valserine
Rivero Valserine en Bellegarde
rivero
Bazaj informoj
Longeco 47,6 km
Akvokolekta areo 330 km²
Averaĝa trafluo 17,3 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 300 m
Enfluejo Rodano en Bellegarde-sur-Valserine
- Alteco 162 m
Geografio
Alfluantoj Semine
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

Valserine ([valsörin]) estas franca rivero, de regionoj Franĉ-Konteo kaj Rodano-Alpoj, longa je 47 km, kaj dekstra alfluanto de Rodano en urbo Bellegarde-sur-Valserine.

Gia fonto estas sur la franca-svisa landlimo, en la regiona naturrezervejo de de alta Ĵuraso norde de la mont-trapasejo de La Falĉileto (Col de la Faucille franclingve), inter la komunumoj Prémanon (Francio) kaj La Rippe (Svislando).

Ĝi poste fluas sud-okcidenten, preter la limon inter la regionoj Franĉ-Konteo kaj Rodano-Alpoj, tra la komunumojn Divonne-les-Bains, Lajoux, Mijoux, Les Molunes, Lélex, Chézery-Forens, Confort, Montanges kaj Châtillon-en-Michaille.

Inter ĉi-tiu urbo, Valserine ricevas ĝian ĉefan alfluanton: riveron Semine.

Sekve, Valserine fluas suden inter Châtillon-en-Michaille kaj Lancrans, antaŭ sin ĵeti en Rodanon en Bellegarde-sur-Valserine.

Semine[redakti | redakti fonton]

Semine estas dekstra alfluanto de rivero Valserine, longa je 25,4 km. Ĝia trafluo (9,4 m³/s en Châtillon-en-Michaille) estas pli granda ol tiu de Valserine.

Ĝi fontas en komunumo La Pesse kaj trafluas suden komunumon Champfromier, turniĝas okcidenten al Belleydoux, turniĝas suden tra Échallon, kaj dirktiĝas sud-orienten en Saint-Germain-de-Joux kaj Châtillon-en-Michaille, kie ĝi alfluas Valserine.