Valtorres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valtorres
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50219
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 72  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 1° 44′ U (mapo)41.2987043-1.7407117Koordinatoj: 41° 18′ N, 1° 44′ U (mapo) [+]
Alto 678 m [+]
Areo 3,291476 km² (32 9.1 476 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valtorres (Provinco Zaragozo)
Valtorres (Provinco Zaragozo)
DEC
Valtorres
Valtorres
Situo de Valtorres
Valtorres (Hispanio)
Valtorres (Hispanio)
DEC
Valtorres
Valtorres
Situo de Valtorres

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valtorres [+]
vdr

Valtorres [balTOres] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Valtorres estas etimologie komprenebla kiel Valo de la Turoj. Tiukadre aperas kvar turoj kaj en la municipaj flago kaj en la blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Valtorres estas municipa teritorio en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud. La municipa teritorio estas en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Jalón, kaj fakte iomete sud la kvaropa akso rivero-ŝoseo-aŭtoŝoseo-fervojo inter Terrer kaj Calatayud oriente kaj Ateca okcidente. Krome iom sude estas La Vilueña. La municipa teritorio enhavas totale ĉirkaŭ 335 hektarojn, pro kio ĝi estas la oka plej malgranda de la provinco kaj la plej malgranda de la komarko de Calatayud.

La loĝloko Valtorres mem estas je 95 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 678 msm ĉe la nacia ŝoseo. La urba kerno estas ĉe la monteto San Juan (755 m). Norde, trans la montareto kies parto estas tiu monteto, etendiĝas la valo de Terrer kreita de la rivero Jalón kaj sude hegemonias neregula tereno de la komarko, kun altajoĵ super 800 m de altitudo.

Nordokcidente: Ateca Norde: Terrer Noreste: Terrer
Okcidente: Ateca Oriente: Terrer
Sudokcidente: Ateca Sude: Ateca, Terrer Sudoriente: Terrer

Historio[redakti | redakti fonton]

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. Valtorres, kun La Vilueña, integris la senjorlandon de familio Zapata en la 13-a jarĉento, kaj apartenis al Pedro de Luna, konata kiel Papo Luna (Benedikto la 13-a). En 1610 ĝi apartenis al la grafo de Morata kaj estis nereligia senjorlando en 1785.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Valtorres kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 63 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, fruktarboj, vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]