Valér Ferenczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valér Ferenczy
Valér Ferenczy
Valér Ferenczy
Persona informo
Naskonomo Ferenczy Valér en 1910
Naskiĝo la  22-an de novembro 1885(nun 1885-11-22)
en Hungario Körmöcbánya (Hungara reĝlando)
Morto la 23-an de decembro 1954
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Károly Ferenczy
Patrino Olga Fialka
Frat(in)oj Béni FerenczyNoémi Ferenczy
Edz(in)o Eta Sárossyová
Okupo
Okupo pentristo • verkisto de nefikcio • grafikartisto
vdr

Valér Ferenczy [ferenci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferenczy Valér estis hungara pentristo, grafikisto, membro de Societo Szinyei Merse Pál. Lia patro estis Károly Ferenczy, lia patrino estis Olga Fialka, liaj gefratoj estis Noémi Ferenczy kaj Béni Ferenczy.

Pentraĵo de Károly Ferenczy: Triopa portreto (Valér Ferenczy meze)
Pentraĵo de Károly Ferenczy: Valér en lito

Valér Ferenczy [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1885 en Körmöcbánya (Hungara reĝlando, nuntempa Kremnica en Slovakio), li mortis la 23-an de decembro 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Valér Ferenczy studis hejme en la familio, en Artistkolonio (Nagybánya) (1896-1901), en liberlernejo de Nagybánya (1902-1906), ankaŭ en Munkeno (1903), en Berlino de Lovis Corinth (1904-1905), en Parizo (1906). Post siaj studoj li studvojaĝis al Italio. Ekde 1907 li ekspoziciis, li havis propran atelieron en Nagybánya (ĝis 1927). En la jaroj 1908 kaj 1909 li havis stipendion. En la studjaro 1911 li lernis en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto, en 1914 li lernis teknikon pri akvafortoj en Parizo. En 1927 li translokiĝis al Budapeŝto, li pentradis plej ofte pejzaĝojn. Li ricevis arĝentan medalon en 1929, premion en 1935.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Korai önarckép (1900)
  • Nagybányai utca (1905)
  • Ruhateregetés
  • Anyám és Noémi
  • Parkban
  • Modell
  • Rózsák

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • grafikaĵo por poemo de Romain Rolland (1918)
  • Ülő férfi (akvaforto)
  • Egy katona portréja (krajona desegnaĵo)

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Ferenczy Károly (biografia romano, 1934)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]