Saltu al enhavo

Vambo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vambo
Persona informo
Wamba, Vamba
Naskiĝo 632
en Penamacor
Morto 24-an de oktobro 680
en Pampliega
Tombo Toledo (1274–)
Pampliega (688–1274) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Nicene Christianity vd
Lingvoj latina vd
Loĝloko Toledo vd
Ŝtataneco Reĝlando Toledo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Tulga (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kristana monaĥo (680–)
batalisto
suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

VamboWamba (? - 688) estis Reĝo visigota inter la 19-an de septembro 672 kaj la 24-an de oktobro 680. Li estis sukcedanto de la reĝo Recesvinto.

Statuo de Vambo de serio de hispanaj reĝoj de la placo de Oriento, Madrido.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Spite malakcepti la nomumon pro sia maljunaĝo, Vambo estis devigita de la nobelularo akcepti la tronon en la loko Gertici aŭ Gérticos, poste nomita liahonore Vambo aŭ Wamba (Valadolido), la 21-a de septembro de la jaro 672. Tie mortiĝis lia antaŭulo Recesvinto. Pro propra iniciato li postulis esti kronita en Toledo, kio okazis la 20-an de oktobro de 672.

Li estis la lasta reĝo kiu ĝuis hegemonion inter visigotoj. Post lia morto ekas dekadenco. Lia regado tamen ne estis facila, ĉar li devis kontraŭstari la internajn luktojn de la nobeloj kontraŭ la monarkio, de la nobeloj inter si mem, de la katolikoj kontraŭ la arianoj kaj de la populacio hispanromia kontraŭ visigotoj. Krome li devis venki super insurekcio de vaskonoj, kaj en 672 li devis kontraŭstari novan kaj nekonatan danĝeron: nome la unua invado de nordafrikanoj aŭ araboj, kiuj klopodis pasi al Iberio tra Algeciras, kio estis nuligita de la visigotoj.

Nordaj problemoj

[redakti | redakti fonton]

Morto kaj entombigo

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Izquierdo Benito, Ricardo (2001). «Alfonso X el Sabio ¿primer arqueólogo medievalista?». Historia, instituciones, documentos (Sevilla: Universidad de Sevilla) (28): pp. 231-240. ISSN 0210-7716. Konsultita la 6an de aŭgusto de 2011.