Van Diemen's Land

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Van Diemen’s Land)
Mapo de 1852 de la Van Diemen's Land.
Mapo de 1663 de la Van Diemen's Land, montrante partojn malkovritajn de Tasman, inklude la Ŝtormogolfon kaj la insulojn Maria kaj Schouten.

Van Diemen's Land (tero de Van Diemen) estis la origina nomo uzita de plej eŭropanoj por la insulo kiu poste nomiĝos Tasmanio, nuna parto de Aŭstralio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nederlanda esploristo Abel Tasman estis la unua eŭropano kiu surteriĝis sur la bordoj de la nuna Tasmanio. Li alteriĝis ĉe Golfo Blackman kaj post meti la nederlandan flagon ĉe la Norda Golfo, Tasman nomigis la insulon Anthoonij van Diemenslandt honore al Anthony van Diemen, Ĝenerala Guberniestro de Nederlanda Orient-hinda Kompanio kiu estis sendinta Tasmanon al ties vojaĝo de malkovro en 1642. Inter 1772 kaj 1798 nur la sudorienta parto de la insulo estis vizitita. Tasmanio ne estis konata kiel insulo ĝis Matthew Flinders kaj George Bass ĉikaŭnavigis ĝin per la ŝipo Norfolk en 1798-99.

En 1803, la insulo estis koloniigita de la britoj kiel karcera kolonio per la nomo Van Diemen's Land, kaj ĝi iĝis parto de la brita kolonio de Novsudkimrio. Generalo Ralph Darling estis nomumita Guberniestro de Novsudkimrio en 1825, kaj samjare li vizitis Hobarturbon, kaj la 3an de decembro li proklamis la starigon de sendependa kolonio, kies fakta Guberniestro li estis dum tri tagoj.[1]

La laŭloka nomo por Van Diemen's Land estis 'Van Diemonian', kvankam samtempuloj uzis Vandemonian, eble kiel vortoludo rilate al la karcerkoloniaj originoj.[2]

En 1856 la kolonio ricevis rajton al sendependa registaro kun sia propra reprezenta parlamento, kaj la nomo kaj de la insulo kaj de la kolonio estis oficiale ŝanĝita al Tasmanio la 1an de Januaro 1856.[3][4]

42° 00′ S 147° 00′ O / 42.000 °S, 147.000 °O / -42.000; 147.000 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "150TH ANNIVERSARY OF AUSTRALIA.", National Library of Australia, 26a Januaro 1938, paĝo 6. Kontrolita 26a Januaro 2012.
  2. Vandemonian - definition of Vandemonian by the Free Online Dictionary, Thesaurus and Encyclopedia. Thefreedictionary.com. Alirita 2013-02-07.
  3. Newman, Terry Becoming Tasmania. Companion Web Site (Parliament of Tasmania) Arkivigite je 2011-04-22 per la retarkivo Wayback Machine
  4. VanDiemensLand.com. About Van Diemen's Land Arkivigite je 2014-01-31 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]