Vanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Vanadio Vanado, aŭ vanadio, estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo V kaj la atomnumero 23. Ĝi estas malofta, mola, kaj dratigebla transirmetalo. Oni povas trovi vanadon kunigitan en iuj mineraloj, kaj ĝi estas ĉefe uzata por fari iajn alojojn.

Trovejoj kaj trovaĵoj

Vanado nature troviĝas nur ligita. Nune konataj estas ĉirkaŭ 65 mineraloj, kiuj enhavas vanadon.

  • patronito VS4
  • vanadinito [Pb5(VO4)3Cl]
  • karnotito [K2(UO2)2(VO4)2.3H2O]
  • kiel malpurigaĵo en magnetito, feroerco, kiu povas konsisti el ĝis 1–2 % da vanadio.

Same baŭksito kaj fosiliaj energiportantoj kiel nafto (kruda petrolo), karbo, petrolskisto kaj gudrosablo enhavas konsiderindajn kvantojn da vanado. Spektroanalize la ekzisto de vanadio estas pruvebla en lumo de suno kaj en kelkaj aliaj steloj.

Iom gravaj trovejoj situas en Sud-Afriko, Rusio, Aŭstralio, Usono kaj Finnlando.

Ŝablono:Ĝermo-kemio