Vandalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Damaĝita fenestro de aŭtobuso

Vandalismo estas la intenca difektado aŭ detruado de objektoj kiuj apartenas al aliulo(j). La fenomeno estas nomata laŭ la popolo la Vandaloj, kiuj interalie plurfoje atakis Romon kaj tie kaŭzis detruojn.

Ĝenerale temas pri bubaĵoj kiel renversi rubujojn, makuli murojn per grafitio, bruligi rubaĵon kaj paperon kaj grate difekti aŭtomobilojn.