Vandana Shiva
Vandana SHIVA (naskiĝis la 5-an de novembro 1952 en Dehradun, Barato) estas socia kaj ekologia aktivulino, sciencistino, virinismulino.
Ekde jaroj 1970, ŝi partoprenis la movadon Ĉipko, konsistantan el virinoj brakumantaj arbotrunkojn cele malhelpi ties forhakadon.
Ŝi formiĝis kiel fizikisto pri atoma fiziko, sed, kiel ŝi diris, "tro laŭte aŭdante en internaciaj kunvenoj ĉiujn mensogojn pri agrikulturo de mia lando" ŝi komencis aktiviĝi tiukampe kaj fine diris al si "mi daŭrigos miajn prifizikajn esplorojn pli poste", sed de 20 jaroj ŝi tion ne faris.
En 1982 ŝi fondis la Esplorfonduson por Scienco, Teĥnologio kaj Ekologio (angle RFSTE). En 1991 ŝi fondis la movadon Navdanya Baratskala por protekti diversecon kaj integrecon de la vivantaj riĉfontoj, precipe la lokaj semoj, t. e. la naturaj semoj de Hindio. En decembro 1999 ŝi estis en Seattle apud José Bové, kaj en 2000 en Millau.
Ŝi luktas kontraŭ la intensa kapitalisma agrikulturo regata de la Transnaciaj firmaoj, la GMOj, kaj Patentigo de vivantaĵoj. Ŝia principo fontas el tio, ke "ĉia agrikulturo devas submetiĝi je du ekzamenoj: ekzameno ekologia, kaj ekzameno laŭ Homaj Rajtoj".
Laŭ ŝi "la movado pri ekologia agrikulturo estas ja la movado de civita socio internaciskale, kiu trabatas la vojon al estonto; ĝi estas la plej granda senperforta movado de la planedo". "Mi opinias", ŝi diris, "ke la movado ekologia agrikulturo estas remetanta sur la piedoj mondon, kiu paŝas kapmalsupre ĉiamaniere."
Ŝi ankaŭ diris: "ni iel aranĝis, ke nia movado konsistas en laŭdo al diverseco."
Verkaro
[redakti | redakti fonton](tre nekompleta, temas nur pri la france tradukitaj)
- Moralo kaj agro-industrio (1997)
- Ekolog-virinismo (1999)
- Manĝaĵa terorismo, kiel multnaciaj firmaoj malsatigas Trian Mondon (2001)
- La akvo-milito (2003)
- Vivo ne estas varo (2004)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ret-ejo de Navdanja
- Esperantigo de intervjuo kun Vandanda SHIVA (arkivigite laŭ stato de novembro 2022)
- artikoloj far Vandana SHIVA (angle)
- pri patentigo de semoj (angle) Arkivigite je 2005-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
- fotoj pri ŝi
- alia intervjuo de ŝi, kie ŝi vastigas kaj profundigas sian idearon Arkivigite je 2006-10-01 per la retarkivo Wayback Machine
- intervjuo hispane