Vanessa L. Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vanessa L. WILLIAMS (naskiĝis la 18-an de marto 1963) estas usona R&B/popkantistino, aktorino.

Biografio

Ŝiaj gepatroj estis muzikaj instruistoj, ŝi mem studis pianoludon en la Syracuse University. Ŝi iĝis en 1983 Miss New York kaj unuafoje afro-usonano elektita al Miss America. En 1984 oni minacis aperigi en la magazino Penthouse nudajn fotojn pri Williams, kiuj estus montrontaj ŝin en lesba pozicio kun alia virino. Pro tio ŝi sentis sin devigita meze de 1984 rezigni pri la titolo de Miss America. Ŝi rajtis reteni la juvelitan kronon, stipendian monpremion kaj ŝi estas plu oficiale rekonita fare de Miss America Organization kiel "Miss America 1984 - A" kaj Suzette Charles kiel "Miss America 1984 - B."; la fotoj aperis en la septembra eldono de Penthouse.

Ŝia albumo The Right Stuff en 1988 alportis al ŝi tri nomumojn je Grammy-premio. Ŝia disketo Save the Best for Last de 1992 dum semajnoj pintis sur la ŝlagrolistoj, pro kiu oni nomumis ŝin denove je Grammy-premio. La kanto Colors of the Wind de 1995 iĝis filma kanto en desegna filmo Pocahontas de Disney.

Kiel aktorino, ŝi debutis meze de la 1980-aj jaroj. Ŝi iĝis precipe konata pro ludo en filmo Eraser (1996), en kiu ŝi ludis kun Arnold Schwarzenegger. Pro ŝia ludo en filmo Soul Food (1997), ŝi venkis Image Award kaj estis nomumita je Black Film Award de Acapulco Black Film Festival. Pro ŝia ludo en la agfilmo Shaft (2000), en kiu ŝi ludis kun Samuel L. Jackson, ŝi estis nomumita je Blockbuster Entertainment Award kaj Image Award. Pro ŝia ĉefrolo en komedio Johnson Family Vacation (2004) ŝi estis nomumita je BET Comedy Award.

De 2006 ĝis 2010, ŝi ludis „Wilhelmina Slater“ en la ABC-produktaĵo Uggly Betty. De 2010 ĝis 2012, ŝi ludis Renee Perry en la fama televida serio Desperate Housewives.

Persona vivo

Ŝi unuafoje geedziĝis kun Ramon Hervey (1987–1996), ili havas tri infanojn. Ŝia dua edzo estis NBA-stelulo Rick Fox en 1999, ili havas komunan filinon (2000). Ili divorcis en 2004.

Filmaro

  • 1987: The Pick-Up Artist
  • 1991: Another You
  • 1991: Harley Davidson and the Marlboro Man
  • 1996: Eraser
  • 1997: Soul Food
  • 1997: Hoodlum
  • 1998: Dance With Me
  • 1999: The Adventures of Elmo in Grouchland
  • 1999: Light It Up
  • 2004: Shaft
  • 2007: And Then Came Love
  • 2007: My Brother
  • 2009: Imagine That
  • 2009: Hannah Montana: The Movie
  • 2010-2012: Desperate Housewives

Diskaro

  • 1988 - The Right Stuff
  • 1991 - The Comfort Zone
  • 1994 - The Sweetest Days
  • 1996 - Star Bright
  • 1997 - Next
  • 1998 - Greatest Hits: The First Ten Years
  • 2003 - The Christmas Collection: The Best Of
  • 2003 - The Millennuim Collection: The Best Of
  • 2004 - Love Songs
  • 2004 - Silver & Gold
  • 2005 - Everlasting Love
  • 2009 - The Real Thing