Vang Anŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vang Anŝi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1021 (1021-12-08)
en Linchuan District
Morto 21-an de majo 1086 (1086-05-21) (64-jaraĝa)
en Nankino
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Dinastio Song • Norda Song-Dinastio
Familio
Patro Wang Yi
Patrino Wu Shi
Frat(in)oj Wang Anguo • Wang Anli
Edz(in)o Wu Shi
Infanoj Wang Pang • Wang Pang • Wang Shi
Okupo
Okupo ekonomikisto • poeto • verkisto • kaligrafo • pentristo • politikisto
vdr

Wang Anshi (Ĉine:王安石; Esperante: Ŭang Anŝi; 8an de decembro, 1021 – 21an de majo, 1086) estis ĉina ekonomikisto, politikisto, Kanceliero de Ĉinio, kaj poeto de la Dinastio Song, kiu favoris gravajn kaj disputitajn socioekonomiajn reformojn, nomatajn la Novaj Politikoj.[1][2]

Li trapasis la Ĝinŝi-ekzamenon en la jaro 1042.[3] Li estis nomumita al postenoj en la Jangzi-regiono, kaj estis vokita al la kortego de Imperiestro Ŝenzong en 1068.[4] Li kreis kaj proponis siajn Novajn Politikojn por gravaj ŝanĝoj en regado kaj edukado. Li eksiĝis en 1074, post kiam oni kalumniis lin ĉe la kortego, kaj akuzis liajn politikojn pri kreo de grandaj ekonomiaj problemoj.[5] Oni revokis lin al la kortego en 1075, tamen lia vivo malfaciliĝis pro la oftaj atakoj de liaj kontraŭantoj.[5] Li mortis en 1086 en Nankino.[5]

Inter liaj politikaj kontraŭantoj troviĝis Su Ŝi kaj Oŭjang Ŝju.

Dum liaj politikoj alfrontis viglan kontraŭstaron, li ĉiam agnoskiĝis kiel erudiciulo kaj verkisto.[6] Oni tradicie nomas lin unu el la Ok Elstaraj Prozaj Majstroj de la Tang kaj Song.

Inter liaj verkoj estas fama elogio pri Oŭjang Ŝju.[7] Li ankaŭ verkis poezion laŭ la stilo de Du Fu.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. D.B. Boulger. (1881) History of China, p. 388–.
  2. (1907) Man and the universe. Japan. Siberia. China. Carmelite House, p. 771–.
  3. Mote, F.W.. (1999) Imperial China: 900–1800. Cambridge, MA: Harvard University Press, p. 138. ISBN 0-674-01212-7.
  4. Mote, p. 139
  5. 5,0 5,1 5,2 Mote, p. 142
  6. Mote, p. 143
  7. Mote, p. 122