Saltu al enhavo

Vanuatua imperikolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vanuatua imperikolombo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ducula
Hodgson, 1836
Specio: Vanuatua imperikolombo

D. bakeri

Ducula bakeri
(Kinnear, 1928)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vanuatua imperikolombo (Ducula bakeri, laŭ kio ankaŭ Bakera imperikolombo) estas specio de birdoj de la kolomba familio Columbidae, kaj unu el la kvardeko da specioj de la genro Ducula, kiu vivas en Sudorienta Azio kaj Oceanio. Ĝi estas specio de la Brenchleyi speci-grupo, kiu enhavas ses samgenrajn speciojn.

Ĝi estas endemia de Vanuatuo, kie ĝi vivas en arbaroj. Ĝi estas minacata pro arbara maldensigado, kaj la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUKN) taksis ĝin kiel "vundebla specio".

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Norman Boyd Kinnear priskribis la specion el Santo en 1928, kiel Muscadivora bakeri.[1] La specia nomo de tiu birdo memorigas pri la brita zoologo John Randal Baker,[2] kiu malkovris la specion.[1]

La Vanuatua imperikolombo estas proksimume 40 cm longa. La kapo kaj nuko estas fulge blugrizaj, kaj la kolo estas malhele purpur-brunaj. La mantelo, dorso kaj flugilkovriloj estas fulgogrizaj kaj havas ŝtalecan brilon. La subflugilaj kovriloj estas kaŝtankoloraj, kaj la flugilplumoj estas ruĝecaj. La gorĝo estas malhelgriza. La brusto estas malhele purpure-brunkolora kun iometa brilo, kaj la ventro estas profunde kaŝtankoloraj. La supravostaj kovriloj estas nigraj, kaj la subvostaj kovriloj estas ruĝecaj. La okuloj estas flavaj, la beko estas nigra, kaj la piedoj estas rozruĝaj. La ino estas iom pli malgranda kaj pli senkolora ol la masklo.[3] La junuloj havas multe pli senkoloran plumaron sen brilo.[4]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Tiu kolombo estas endemia de Vanuatuo, kaj vivas sur pluraj pli grandaj insuloj. Ties vivejo estas plejparte montarbaroj, kaj ĝi ankaŭ loĝas en malaltaj teroj. Sur Santo, ĝi vivas en arbaroj super 500 m super marnivelo.[5]

La Vanuatua imperikolombo kutime troviĝas unuope aŭ en paroj en la kanopeo; foje troviĝas malgrandaj aroj. Ĝi estas singarda birdo, kiu ne estas facile trovebla. Frugivorulo, ĝi manĝas fruktojn de arboj, arbustoj kaj reboj, kaj ĝi moviĝas ene de insuloj por serĉi manĝaĵon. Ĝia voko estas potenca ripetata tu-tu-tu-tu-tu. Ĝia reprodukta biologio estas nekonata.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (1928) “Exhibition and description of a new Pigeon (Muscadivora bakeri) from the New Hebrides”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 48 (320), p. 56. 
  2. Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Bloomsbury. ISBN 9781408133262.
  3. 3,0 3,1 Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. A&C Black. ISBN 9781408135563.
  4. Dutson, Guy. (2011) Birds of Melanesia: Bismarcks, Solomons, Vanuatu and New Caledonia. Bloomsbury. ISBN 9781408152461.
  5. BirdLife International (2021). "Ducula bakeri". IUCN Red List of Threatened Species. 2021: e.T22691749A196239344. doi:10.2305/IUCN.UK.2021-3.RLTS.T22691749A196239344.en. Alirita la 1an de Januaro 2022.
  • Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to Pigeons and Doves of the World. Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-3555-6.


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]