Vanuatua nestamasulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vanuatua nestamasulo
Vanuatua nestamasulo
Vanuatua nestamasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Genro: Megapodius
Specio: M. layardi
Megapodius layardi
(Tristram, 1879)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vanuatua megapodoVanuatua nestamasulo (Megapodius layardi) estas specio de birdo de la familio de Megapodiedoj. Ĝi estis iam konata kiel Novhebrida nestamasulo. Ĝi troviĝantas nur en Vanuatuo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacataj pro habitatoperdo kaj ovokolektado.

Ĉiuj specioj de la familio de nestamasuloj kovas la ovojn ne per rekta sidado sur ili, sed per enterigo en amasnestoj, el kio devenas la komuna nomo de la familio. La latina scienca nomo kaj de la genro kaj de la familio devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive granda kaj piedo, alude al ties grandaj, fortikaj kruroj kaj piedoj necesaj por rasti enormajn kvantojn de tero kaj vegetala materialo, kies putriĝo poste varmigos la ovojn.

En tiu specio tiuj fortaj kruroj estas flavecaj, dum ĉe kelkaj specioj samgenraj estas malhelbrunaj. Krome ankaŭ la plumaro estas malhelbruna al nigreca. En vizaĝo estas ruĝeca areo nuda (senpluma) kaj la beko estas flava.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]